Arablingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la araba lingvo

La arablingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon : ويكيبيديا العربية‎, latinliterigo laŭ sistemo DMG Wīkībīdyā al-ʿArabiyya aŭ ويكيبيديا، الموسوعة الحرة, latinlitere Wīkībīdyā, al-Mawsūʿa al-Ḥurra.

Arablingva Vikipedio
Retadreso ar.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo araba
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 231 063
Profundeco 268.8
Paĝoj 8 400 984
Redaktoj 66 581 282
Uzantoj 2 568 922
Aktivaj uzantoj 3 732
Administrantoj 23
Dosieroj 54 057
vdr

La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2009, estante la unua ŝemida lingvo atinginta tiun nombron.

La jena angle priskribita mapo fare de la esperantisto Ziko van Dijk montras el kiuj landoj principe venas legantoj de la araba vikipedio (periodo septembro 2009 ĝis julio 2010): elstaras Egiptio, Sauda Arabio kaj Usono.

La Fondumo Vikimedio kaj la neprofitcela grupo Taghreedat establis la "Programon por redaktistoj de la araba vikipedio" kiu celas trejni uzantojn por redakti la araban vikipedion[1]. Projekto nomata Bayt Alhikma rezultis en la traduko de pli ol 10 000 artikoloj pri scienco kaj aliaj temoj en la araba.

Ĝis la fino de junio 2014, la nombro de artikoloj atingis 384 000[2]

La 19-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 231 063 artikolojn, do intertempe ankaŭ pasis la limon de 200 000 artikoloj. La nombro de aktivaj uzantoj en la araba vikipedio rapide kreskis ĝis 10.000 uzantoj por la unua fojo la 10-an de februaro 2021[3].

Dua Konferenco de la Vikipedia Eduka Programo en la Universitato de Kairo, Egiptio, la 27-an de februaro 2013.
Dua Konferenco de la Vikipedia Eduka Programo en la Universitato de Kairo, Egiptio,  la 27-an de februaro 2013.

Vidu ankaŭ redakti

"Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Eksteraj ligiloj redakti

La arablingva vikipedio

Referencoj redakti

  1. Al-Yacoub, Ikram. "‘Taghreedat’ to offer Arab Tweeps their own search engine." (Arkivo) Al Arabiya, la 19-an de julio 2012.
  2. (en) Wikipedia Statistics Arabic. alirite la 4-an de aŭgusto 2014
  3. (en) Listo de vikipedioj