Arakana arbartestudo

La Arakana arbartestudo (Heosemys depressa) estas tre rara specio de testudo de familio Geoemidedoj, kiu loĝas nur en la montetoj Arakan de okcidenta Birmo.[1] La Arakana arbartestudo estas duon-surterema testudo, kio signifas, ke ĝi povas survivi en akvo same kiel ĉe teraj habitatoj, sed kiel plenkreskuloj, ili preferas loĝi ĉe surteraj habitatoj.[2]

Ilustracio el 1878

Tiu testudo restas dormanta la majoritaton de la tempo kaŝite inter folioj kaj subkreskaĵaro se ili ne estas manĝante. La Arakana arbartestudo estas ĉiomanĝanto, kiu nutras sin el kaj animaloj kaj plantoj. Kvankam tiuj testudoj estas konsiderataj relative diskreta animalo konsiderinte la majoritato de ĝia dumtaga aktiveco, ili estas agresemaj kiam okazas ke ĝi manĝas insektojn, vermojn, kaj fiŝojn. Ili konsumas ankaŭ fruktojn kiuj falas al la arbargrundo.[3]

La Arakana arbartestudo estis supozita formortinta (laste vidita en 1908), sed en 1994 ĝi estis remalkovrita kiam aperis kelkaj specimenoj en aziaj manĝomerkatoj. Kiel ĉe plej aziaj testudoj, ĝi estas kolektata ĉiujare kiel manĝofonto aŭ por "kuracado". Nur kelkaj el tiuj relikvaj testudoj estas en kaptiveco, kaj ties statuso en naturo, kiu estas ĉiukaze dubinda, estis listita kiel draste.

Referencoj redakti

  1. Asian Turtle Trade Working Group (2000). “Heosemys depressa”, The IUCN Red List of Threatened Species 2000, p. e.T39596A97362840. doi:10.2305/IUCN.UK.2000.RLTS.T39596A10244762.en. Alirita 10 January 2018.. 
  2. (Ludwig, M. et al., 2007)
  3. Arakan Forest Turtle. Zoo Atlanta. Arkivita el la originalo je 2014-03-24. Alirita 23a Marto 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-24. Alirita 2014-09-23.