La araliacoj[2] (latine Araliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo apialoj (Apiales). Ĝi enhavas 40 genrojn kaj ĉirkaŭ 1530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas aralio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araliacoj
Aralia elata
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

kampanuledoj Campanulidae

Ordo: apialoj Apiales
Familio: araliacoj Araliaceae
Juss. [1]
aralio Aralia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Aralia sercowata

Tiuj plantoj estas arboj, arbedoj kaj kelkfoje staŭdoj. La ovario estas sube staranta, evoluas ĝenerale el 5 karpeloj al berodrupo.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (27 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**Genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj gravaj taksonoj redakti

  • aralio (Aralia) estas arbo, arbedo kaj staŭdo kun grandaj du aŭ trifoje pinataj folioj kaj relative grandaj umbeloj. Multaj formoj estas kulturataj en ĝardenoj. Ekzemple Aralia elata.
  • hedero (Hedera): specioj de la genro estas daŭrfoliaj arbedoj rampantaj aŭ grimpantaj per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). Ili havas manforme lobaj kaj forkformaj folioj kaj kvinnomraj, epiginaj, verdecaj floroj en umbelo. La poleno estas tre venena. (specio Hedera helix)
  • ginsengo (Panax ginseng): estas plurjara herbo kun tuberforma rizomo, nebranĉiĝanta tigo, 5-fingraj folioj kaj ruĝaj fruktoj. Ĝi estas kultivata en Ĉinio, Japanio kaj Nordameriko. La ginseng-rizomo enhavas valorajn saponinojn. Ŝatata ornamplanto kaj kuracplanto.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti