La aramea skribo estas konsonanta alfabeto kreita por la aramea lingvo, aperinta komence de la 1-a jarmilo a.K. surbaze de fenica skribo ĉe arameoj. En la dua duono de 1-a jarmilo, la aramea skribo disvastiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio. Dokumentoj verkitaj en la aramea skribo estis trovitaj en Palestino, Asirio, Irano, Suda Kaŭkazio, Kapadokio, Lidio, Kilikio, Norda Arabio, Egiptio, Hindio kaj Afganio.

Antikvaj skribfontoj apartenas al la 10-a kaj 9-a jarcentoj antaŭ Kristo. En la evoluo de la aramea skribo, oni distingas du ĉefperiodojn: frua periodo ĝis la 7-a jarcento a.K.; kaj la sekva "ora periodo", kiam la aramea lingvo fariĝis interetna kaj oficiala lingvo en la landoj de Okcidenta Azio kaj la aramea skribo iĝis la oficiala skribo de la Persa Imperio.

De la aramea skribo originas la siria, hebrea, araba, pahlava, ujgura kaj mongola alfabetoj. Oni supozas, ke ankaŭ la kartvela kaj armena skriboj devenas de la aramea, sed kun granda influo de la greka skribo.

Siria estrangela skribo redakti

Litero Normala
formato
Fina
ligita
Fina
senliga
Prononco
Alap       "A"
Beth       "B"
Gamal       Malmola "G"
Daleth       "D"
Heh       "H"
Ŭaŭ       "ŭ" aŭ "O" aŭ "U",
varias laŭ la vorto
Zain       "Z"
Ĥeth       "ĥ"
Teth       akra "T"
Jodh       "j" aŭ "E",
varias laŭ la vorto
Kap       "K", fojfoje "ĥ"
Lamadh       "L"
Mîm       "M"
Nûn       "N"
Simkath       "S"
Ain       Similas "Ahh",
Pajin       "P"
Tsade       "Ts"
Kof       "k" el la gloto
Reŝ       "R"
Ŝîn       "ŝ"
Taŭ       "T"
        Lamadh & Alap kunligita
vortfine
        Taw & Alap kunligita
vortfine

Vidu ankaŭ redakti