Araneedoj estas membroj de la familio Araneidae. Ili estas la plej ofta grupo de konstruantoj de spiralaj radoformaj retoj often trovata en ĝardenoj, kampoj kaj arbaroj. Araneedoj havas ok similajn okulojn, harecajn aŭ spinecajn krurojn, kaj ne havas sonproduktajn organojn.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araneedoj
Argiope catenulata
Argiope catenulata
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Familio: Araneedoj Araneidae
Clerck, 1757
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu familio estas tutmonda, inklude multajn bone konatajn grandajn aŭ brilkolorajn ĝardenajn araneojn. Kun ĉirkaŭ 3 100 specioj en 169 genroj tutmonde, Araneedoj estas la tria plej granda familio de araneoj (malantaŭ Salticedoj kaj Linifiedoj).[1] Araneaj retoj estas konstruataj laŭ stereotipa maniero. Ili konstruas kadron de neglueca silko antaŭ la araneo aldonas finan spiralon de silko kovrita de gluecaj gutetoj.

La tipa kaj nomiga genro estas Araneus kun proksimume 650 specioj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Currently valid spider genera and species". World Spider Catalog. Natural History Museum, Bern. [1] Alirita la 10an de Aprilo 2017.

Eksteraj ligiloj redakti