Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aranjuez (stacidomo).

Aranjuez (antikva latina nomo Ara Jovis) estas urbo en mezo de Hispanio, en provinco Madrido, sur riverbordo de Tajo, proksime al riverdelto de Jarama kun ĉirkaŭ 45.000 loĝantoj.

Aranjuez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Hispanio
Provinco Madrida Regiono
Poŝtkodo 28300 • 28310 • 28312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55 755  (2011)
Loĝdenso 302 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 40°2′10″N 3°36′18″U  /  40.03611°N, 3.605°U / 40.03611; -3.605 (Aranjuez) (mapo)Koordinatoj: 40°2′10″N 3°36′18″U  /  40.03611°N, 3.605°U / 40.03611; -3.605 (Aranjuez) (mapo)
Alto 495 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 189.1 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Aranjuez (Madrido)
Aranjuez (Madrido)
DEC
Aranjuez
Aranjuez
Situo de Aranjuez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aranjuez [+]
vdr

La urbo estis fondita en la romia epoko, ĝi iĝis dum la mezepoko sidejo de la templanoj de Sankta Jakobo (Santiago) (1387–1409). La urbo iĝis en la 17-a jc. somera rezidejo kaj ĉasejo de la reĝo. Ĉ. 1750, Fernando la 6-a konstruigis ĝin, sed tio sukcesis fine en 1778 ĉar okazis plurfoje incendioj en la reĝa palaco. El la 17a al la 19-a de marto de 1808 okazis la Insurekcio de Aranjuez.

La urbo posedas grandan kolektaĵon de artaĵoj, la kastelo Casita del Labrador konstruigis Karlo la 4-a, kiu abdikis la tronon ĝuste tie en 1808.

Aranjuez situas sude je 47 km de Madrido apud ĉefa fervojlinio. Ĝi estas centro de riĉa terkultiva regiono, kie oni kultivas ĉefe asparago kaj frago kaj bredas ĉevalojn.

Ĉinecaj kioskoj en la Ĝardenoj de Aranjuez

La submunicipo Algodor apartenas al Aranjuez.

La monumenta ensemblo de la Kultura Pejzaĝo de Aranjuez konsistas el la Reĝa Palaco de Aranjuez kaj la Ĝardeno de la Insulo, la urba areo kaj la Ĝardeno de la Princo.

Vidu ankaŭ redakti