La aravaka lingvaro (ankaŭ Arahuacan, Arawakan, Arahuacano, Maipurean, Maipuran, Maipureano, Maipúrean) estas hipoteza indiana lingva familio de Sudameriko kaj la Karibio.

Aravaka lingvaro
Regiono Plej larĝa geografia areo de iu ajn lingva grupo en Latin-Ameriko, vidu Geografia distribuo.
Apartenantaj lingvoj kaj familioj Gvahiba
Arava
Majpura
  Glottolog araw1281
vdr

Originale la nomo aravako estis uzata ekskluzive por potenca tribo en Gujano kaj Surinamo. La tribo alianciĝis kun la hispanoj ĉar ili tradicie estis malamikoj de la karibaj grupoj kontraŭ kiuj la hispanoj tiam militis.[mankas fonto] Formoj de la araŭaka lingvo estas ankoraŭ parolataj en Surinamo.

Araŭaka kontraŭ Maipura redakti

La termino Araŭaka estas uzadita en du sensoj. En unu uzaĵo Araŭaka estas sinonima al tio kion oni antaŭnelonge nomadis la MaipureaMaipura familio, kerna familio de nedubeble interparencaj lingvoj. Alivorte, Araŭaka kaj Maipurea estas interŝanĝeblaj.

Tamen, en la lastatempaj jaroj, la du terminoj ne plu estas sinonimaj en tio ke Maipurea signas la kernan familion de nedubeble parencaj lingvoj kaj Araŭaka nomas pli ampleksan kaj hipotezan filumon ĉe nivelo pli ampleksa ol la Maipurea. Tiusence, la Maipurea estas sub-grupo sub (makro-)Araŭaka aro kune kun la Gvajiboa, la Aruaŭa, laKandoŝia, la Harákmbuta, kaj la estingiĝinta Pukvina.

Kaufman (1990: 40) raportas jene:

La nomo Araŭaka estas tiu normale applikata al kio estas ĉi tie nomata Maipurea. Maipurea antaŭe estis pensata grava subgrupo de Araŭaka, sed ĉiuj vivantaj Araŭakaj lingvoj, almenaŭ, ŝajnas bezoni subgrupiĝi kun lingvoj jam trovitaj en la Maipurea kiel kutime difinita. Ordigado de la terminoj Maipurea kaj Araŭaka devos atendi pli malnaivan klasifikadon de la lingvoj koncernataj ol estas ebla en la aktuala stato de komparativaj studoj.

Karakterizoj redakti

La lingvoj nomitaj AraŭakaMaipura estis originale agnoskitaj kiel aparta grupo en la malfrua 19-a jarcento. Preskaŭ ĉiuj lingvoj nun nomata Araŭaka komunhavas unua-personan singularan prefikson nu-, sed la Araŭaka propre havas ta-. Aliaj komunaĵoj inkluzivas dua-personan singularon pi-, relativon ka-, kaj negativon ma-.

Geografia distribuo redakti

La Araŭakaj lingvoj estas parolataj tra granda strio da teritorio, de la orientaj inklinoj de la centraj Andaj Montoj en Peruo kaj Bolivio, trans la Amazona baseno de Brazilo, suden en Paragvajon kaj norden en Surinamon, Gujanon, Venezuelon, kaj Kolombion sur la norda bordo de Sudameriko. Ĝi estas la plej granda familio en Ameriko se temas pri la nombro de lingvoj (ankaŭ inkluzivanta multan internan disbranĉadon) kaj kovras la plej larĝan geografian areon de iu ajn lingva grupo en Latin-Ameriko.

La Taíno, kutime nomata Insul-Arawaka, estis parolata sur la Karibiaj insuloj de Kubo (lando), Hispaniolo, Puerto-Riko, Jamajko, kaj Bahamoj. Multaj prafiloj de la Tainaj parolantoj hodiaŭ parolas la Anglan aŭ la Hispanan spicitan per kelkaj Tainaj vortoj. La Taína lingvo estas tre malriĉe konservita, tamen ĝi nun spertas procezon de restaŭrado fare de ĝia komunumaj membroj, kaj ĝia aneco en la Araŭaka familio estas ĝenerale akceptita. Ĝia plej proksima parenco inter la pli bone atestitaj Araŭakaj lingvoj ŝajnas esti la Goaĥira lingvo, parolata en Kolombio. Estas sugestite, ke la Goaĥira estas descendita de la Taínaj rifuĝintoj, sed la teorio aspektas neeble pruvebla aŭ malpruvebla.

La Kariba popolo (honore al kiu la Karibio estis nomita) antaŭe loĝis ĉie en la Malgrandaj Antiloj. En la dek-sepa jarcento, la lingvo de la insul-kariboj estis priskribita de Eŭropaj misiistoj kiel du apartaj neparencaj lingvoj — unu parolata de la viroj de la socio kaj la alia de la virinoj. La lingvo parolata de la viroj estis lingvo de la Kariba familio tre simila al la Galibia, lingvo parolata en kio poste iĝis Franca Gujano. La lingvo parolata de la virinoj apartenis al la Araŭaka lingva familio. Oni povus konkludi, kvankam estas minimumo de subtena indikaĵo, ke la Kariba lingvo estis unue parolata en orienta Venezuelo kaj la Gujanoj. Ankaŭ, ĉar ĉi tiu stranga duala genro-specifa lingva ordigo estis malstabila kaj dinamika kaj ne povis esti tre malnova, la Karibaj parolantoj supozeble nur antaŭnelonge jam migris norden en la Malgrandajn Antilojn je la tempo de Eŭropa kontakto, forŝovante aŭ asimilante la araŭakojn en la procezo.

La Insul-kariba lingvo estas nun estingiĝinta, kvankam kariboj ankoraŭ rezidas en Dominiko, Trinidado, S-ta Lucia kaj S-ta Vincent. Malgraŭ sia nomo, la Insul-kariba estis Araŭaka lingvo, kiel estas ĝia derivita moderna lingvo la Garífuna (aŭ Nigra Kariba), kiu estas pensata havi ĉirkaŭ 190 000 parolantojn en Honduro, Gvatemalo kaj Belizo. La garifunoj estas la posteuloj de karibaj kaj nigrulaj eskapintaj sklavoj de Afrika deveno, transmovita far la britoj de Sankto Vincento al insuloj en la Golfeto de Honduro en 1796. La Garifuna lingvo konservas la Araŭak-bazitan Insul-kariban lingvon de la virinoj, kaj nur malmultaj spuroj restas de la Kariba parolo de la viroj.

Klasifiko redakti

la interna klasifiko de la familio restas disputata. Malmultaj Araŭakaj lingvoj estas bone atestitaj, kaj estas konsiderindaj malfacilaĵoj distingadi genealogian parencecon de areaj trajtoj per aktualaj datumoj. Por nun, nur la plej malfajnaj niveloj de klasifiko estas fidindaj.

Aikhenvald (1999) redakti

Araŭakaj lingvoj (73 lingvoj)

  • Gvahibiaj lingvoj (5 lingvoj; Gvahiba propre havas 20 000 parolantojn)
  • Araŭánaj lingvoj (8 aŭ 9 lingvoj; Culina havas 1 300 parolantojn)
  • Maipuraj lingvoj (60 lingvoj)
    • Norda-Maipuraj lingvoj
      • Palikura (1 lingvo, ĉ. 1200 parolantojn)
      • Wapiŝana-Karibiaj lingvoj (inkluzivas Ta-Araŭaka. 7 lingvojn; Vajua [Goaĥira] c. 300,000 parolantojn, Garífuna [Nigra-Kariba] ĉ. 100,000 parolantojn)
      • Enlandaj lingvoj (15 lingvoj; Baniŭa havas 3-4000 parolantojn, Piapoko c. 3000)
    • Suda-Maipuraj lingvoj
      • Kampaj lingvoj (10 lingvoj; Aŝáninka aŭ Kampa propre havas 15-18 000 parolantojn, Aŝéninka 18-25,000)
      • Centraj lingvoj (6 lingvoj; Piro havas ĉ. 300 parolantojn)
      • Amueŝaj lingvoj (2 lingvoj; Yaneŝa' havas 6-8 000 parolantojn)
      • Purus-Paranaj lingvoj (10 lingvoj, inkluzive de la Apurinã, la Moxo, la Terêna; la Terêna havas 10 000 parolantojn)

Estas, aldone, 9 neklasifitiajn Maipurajn lingvojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

angle, hispane

  • Aikhenvald, Alexandra Y. (1999). The Arawak language family. In R. M. W. Dixon & A. Y. Aikhenvald (Eds.), The Amazonian languages. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-57021-2; ISBN 0-521-57893-0.
  • Campbell, Lyle. (1997). American Indian languages: The historical linguistics of Native America. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-509427-1.
  • Derbyshire, Desmond C. (1992). Arawakan languages. In W. Bright (Ed.), International encyclopedia of linguistics (Vol. 1, pp. 102–105). New Oxford: Oxford University Press.
  • Gordon, Raymond G., Jr. (Ed.). (2005). Ethnologue: Languages of the world (15th ed.). Dallas, TX: SIL International. ISBN 1-55671-159-X. (Online version: http://www.ethnologue.com).
  • Kaufman, Terrence. (1990). Language history in South America: What we know and how to know more. In D. L. Payne (Ed.), Amazonian linguistics: Studies in lowland South American languages (pp. 13–67). Austin: University of Texas Press. ISBN 0-292-70414-3.
  • Kaufman, Terrence. (1994). The native languages of South America. In C. Mosley & R. E. Asher (Eds.), Atlas of the world's languages (pp. 46–76). London: Routledge.
  • Migliazza, Ernest C.; & Campbell, Lyle. (1988). Panorama general de las lenguas indígenas en América (pp. 223). Historia general de América (Vol. 10). Caracas: Instituto Panamericano de Geografía e Historia.
  • Payne, David. (1991). A classification of Maipuran (Arawakan) languages based on shared lexical retentions. In D. C. Derbyshire & G. K. Pullum (Eds.), Handbook of Amazonian languages (Vol. 3, pp. 355–499). Berlin: Mouton de Gruyter.

Vidu ankaŭ redakti