Arbara pranestamasulo

La Arbara pranestamasulo, Giganta nestamasulo Giganta megapodoNestamasa megapodo [1] (Megapodius molistructor) estis formortinta specio de megapodo. La restoj el subfosilioj estis trovitaj de Jean-Christophe Balouet kaj Storrs L. Olson en la kavoj Pindai de Novkaledonio. Ties restoj estis trovitaj ankaŭ en Tongo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara pranestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. molistructor
Megapodius molistructor
(Balouet & Olson, 1989)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Kun pezo de 3.5 kg, Megapodius molistructor estis pli fortika ol ĉiuj nune ekzistantaj specioj de Megapodius. En Tongo, ĝi estis la plej granda grundoloĝanta birdospecio. La fosilia materialo konsistas el maldekstra tarsometatarso, kompleta maldekstra skapulo, duono da dekstra skapulo, maldista pinto de maldekstra ulno, fragmento de la dekstra femuro, kelkaj ungaj falangoj, antaŭa fino de dekstra skapulo, maldista pinto de dekstra ulno, dista duono de maldekstra ulno, dista fino de maldekstra ulno kaj duono de dekstra femuro.[2]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Formorto redakti

Kiam la fruaj setlantoj de la Lapita kulturo alvenis en Tongon antaŭ ĉirkaŭ 1500 a.K. Ili trovis nur marajn speciojn kiaj martestudoj kaj gigantaj formoj de surteraj birdoj kiaj megapodoj, kolomboj kaj raloj. La ĉasado de tiuj birdospecioj por manĝo kondukis al ties rapida formorto. En Novkaledonio la giganta megapodo povus esti survivanta ĝis historia epoko. William Anderson, naturalisto kaj kuracisto dum la dua vojaĝo de James Cook al Suda Maro, priskribis birdon el Novkaledonio kun grandaj nudaj kruroj kiun li nomigis Tetrao australis. Konsiderinte ke ĉiuj specioj de la genro Tetrao havas plumajn krurojn, la birdo de Anderson povus facile esti megapodo.[3]

Referencoj redakti

  1. Steadman, David William (2006): Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Birds. University of Chicago Press. ISBN 0-226-77142-3
  2. Balouet, Jean Christophe; Olson, Storrs L.: Fossil Birds from Late Quaternary Deposits in New Caledonia PDF, reta Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Balouet, J.-C. & Alibert, E. (1990):Extinct Species of the World, Barrons, New York, London, Toronto, Sydney. ISBN 2-7373-0254-4

Eksteraj ligiloj redakti