La Arbara strigeto (Athene blewitti) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara strigeto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Athene
Specio: A. blewitti
Athene blewitti
(Hume, 1873)
Konserva statuso
CR
Nunaj lokoj ruĝe, historiaj informoj grize
Nunaj lokoj ruĝe, historiaj informoj grize
Nunaj lokoj ruĝe, historiaj informoj grize
Sinonimoj


Heteroglaŭ blewitti

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu orientalisa birdo reproduktiĝas en centra Barato.

Aspekto redakti

 
Athene blewitti

La Arbara strigeto estas eta (23cm) kaj tre fortika. Ĝi estas tipa strigeto kun tre rondoforma kapo kaj tre bendataj flugiloj kaj vosto. La supraj partoj estas tre malhele grizbruna, iomete makulpunktita je blanko ĉefe flanke kaj en suba dorso sed ne tiom en supra durso kiu estas pli pure malhelbruna. La bendoj en flugiloj kaj vosto estas larĝaj kaj nigrobrunaj kaj blankaj, kun larĝa blanka vostofino. La brusto estas bruna, kaj la restaj subaj partoj estas blankaj. La vizaĝa disko estas pala kaj mallarĝa kiel masko kaj la okuloj estas flavaj kaj la beko estas hela. Ŝajne ĝi estas tre taga kaj facile videbla ripoze sur elstaraj nudaj branĉoj. Lacertoj ŝajne estas ties preferata predo.

Historio kaj statuso redakti

Ĝi ties remalkovro in 1997,[1][2] tiu strigeto estis konata el nur 7 specimenoj kolektitaj en la 19-a jarcento, en norda Maharaŝtro, kaj sudorienta Madhja-Pradeŝo kaj okcidenta Orissa. En novembro 1997 grupo de usonaj ornitologoj, inkludante Pamela C. Rasmussen, remalkovris la specion ĉe Satpura, nordoriente de Mumbajo. En 2000 priserĉado de 14 arbaraj areoj tra ties iama teritorio lokigis 25 birdojn en kvar lokoj de norda Maharaŝtro kaj sudokcidenta Madhja-Pradeŝo, inkludante tri parojn en Taloda kaj sep parojn ĉe Toranmal. Neniu birdo estis trovita en mallonga priserĉado de la iama orienta teritorio de Orissa. Pli ĵusaj priserĉoj ĉe Satpura lokigis aliajn kvin lokojn.

La Arbara strigeto restas draste endanĝerita, kaj la nuntempa populacio estas supozita je malpli ol 250. Oni supozas same, ke tiu strigeto estis ĉiam rara. La originalaj specimenoj estis kolektitaj en densa ĝangalo, kaj la ĵusaj vidaĵoj en pli malferma arbaro povas rilati al vivo en ne tiom taŭga habitato. Malalta arbaro de tiu teritorio estis preskaŭ senarbarigita kaj estas tro da premo en la restanta arbaro.

Notoj redakti

  1. Rasmussen, C. P. kaj Ishtiaq, F. (1999). Vocalizations and Behaviour of Forest Spotted Owlet Athene blewitti. Forktail (15): 61-66.
  2. Rasmussen, C. P. kaj King B. F. (1998) The rediscovery of the Forest Owlet Athene (Heteroglaŭ) blewitti Forktail 14 : 53-55