Arbaristiko

la studo de arbarkreado kaj utiligo

Arbarkultivosilvikulturo (latine silva pri "arbaro" kaj latine cultura pri "kulturo") estas mastrumon de forstoj por valorigi ekonomie arbojn.

Dum arbaristikoarbarscienco estas scienco, kiu studas la evoluon de arbaroj kaj speciale la mastrumon de forstoj. Ĉar arbaroj estas kompleksaj sistemoj arbaristiko (aŭ arbaroscienco) inkluzivas branĉojn el pluraj aliaj sciencoj (naturaj, sociaj kaj ekonomiaj). Arbaristiko povas esti studata ĉe specialaj universitatoj, ekzemple ĉe la Agrikultura kaj arbaristika universitato de Mendel en Brno.

Arbarkultivo estas la regado de la kreskado, konsisto, strukturo, kaj kvalito de arbaroj por plenumi valorojn kaj bezonojn, precipe por produkti konstrulignon.

Ĝenerale, arbarkultivo estas la scienco kaj arto kultivi arbarajn kultivaĵojn, surbaze de esplorado pri la vivociklo kaj ecoj de arboj kaj arbogrupoj, kun aparte zorga atento al lokaj kaj regionaj faktoroj.[1] La celo de arbarkultivo estas la regado, mastrumado, kaj starigo de arbogrupoj. La distingo inter arbara mastrumado kaj arbarkultivo estas tio, ke arbarkultivo aplikiĝas je la nivelo de arbogrupoj, dum arbara mastrumado estas pli vasta koncepto. Adapta mastrumado oftas en arbarkultivo, dum arbara mastrumado povas inkludi terenon konservatan en natura stato sen mastrumado aŭ traktado je la arbogrupa nivelo.

Rikoltaj metodoj redakti

Arbarkultivaj regeneraj metodoj kune rikoltas la lignon de la arbogrupoj kaj restarigas la arbaron. La deca praktiko de daŭrigebla arbarmastrumado[2] devas mildigi eventualajn negativajn efikojn, sed ĉiuj rikoltaj metodoj havos ian efikon al la tereno kaj restanta arbogrupo.[3] La praktiko de daŭrigebla arbarmastrumado limigas la efikon tiel, ke la valoro de la arbaro ĉiam daŭras. Arbarkultivaj rekomendoj estas specifaj solvoj de specifaj kondiĉaroj kaj mastrumaj celoj.[4] La jenaj metodoj estas oftaj:

Forhakado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Forhakado.

Forhakado estas la samtempa forigo de tuta arbogrupo. Ĝi estas unuaĝa regenera metodo, kiu povas utiligi aŭ naturan aŭ artan regeneron.[5] Ĝi povas esti biologie konvena por specioj, kiuj normale regeneriĝas post arbogrupodetruaj incendioj aŭ aliaj perturbegoj, ekzemple Pinus contorta. Ĝi estas aparte utila por regero de ombromaltoleraj specioj kiel la pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii). Aliflanke, ĝi povas ŝanĝi la dominan specion de arbogrupo, enkondukante fremdajn kaj invadajn speciojn, kiel pruvite ĉe Blodgett Forest Research Station apud Georgetown, Kalifornio. Krome, ĝi povas plilongigi la malkomponadon de arbhaka rubo, eksponi la grundon al erozio, forigi habitatojn bezonatajn de bestoj, kaj malbeligi pejzaĝon. Publika malŝato de unuaĝa arbarkultivo, precipe forhakado, verŝajne rezultigos pli grandan rolon de pluraĝa mastrumado sur publikaj terenoj.[6] En Eŭropo kaj partoj de Norda Ameriko, oni komencas rigardi unuaĝajn, produktocelajn, kaj intense mastrumatajn plantejojn simile kiel malnovajn fabrikarojn: kiel abolendajn aŭ ŝanĝendajn en ion alian.[7]

Forhakado ŝanĝas multajn ecojn de la loko, kies efikoj gravas al regenero, interalie la varmecon de aero kaj grundo. Kubin and Kemppainen (1991),[8], ekzemple, mezuris temperaturojn en norda Finnujo de 1974 ĝis 1985 en tri terenoj, kie oni forhakis la arbojn, kaj en tri proksimaj arbogrupoj dominataj de la ordinara piceo. Forhakado ne signife influis la varmecon de la aero 2 m super la grundo, sed 10 cm super la grundo la tagaj maksimumaj temperaturoj estis pli altaj kaj la tagaj minimumaj estis ple malaltaj ol en la nehakita arbaro. Noktaj frostoj estis pli oftaj en la forhaka tereno. La grundaj temperaturoj 5 cm profunde estis 2 °C ĝis 3 °C pli altaj en la forhaka tereno ol en la nehakita arbaro, kaj ĉe profundo de 50 cm kaj 100 cm ili estis 3 °C ĝis 5 °C pli grandaj. La malsamecoj inter la forhakaj kaj senhakaj terenoj ne malpliiĝis dum la 12 jaroj post la hako.

Kontrola metodo redakti

La klasika eŭropa arbarkultivo atingis imponajn rezultojn per sistemoj kiel la "kontrola metodo" (méthode du contrôle) de Henri Biolley en Svisujo, en kiu oni determinis la nombron kaj grandon de rikoltendaj arboj laŭ datumoj kolektitaj pri ĉiu arbo en ĉiu arbogrupo per mezuroj farataj ĉiun sepan jaron.[9]

La evoluo de mastrumaj teknikoj, kiuj permesis kontroladon kaj gvidadon de la kreskado de arbogrupoj sur daŭrigeblan vojon parte respondis al antaŭaj spertoj, precipe en mezeŭropaj landoj pri la negativaj efikoj de unuspeciaj arbogrupoj, ofte konsistantaj el specioj maltaŭgaj por la loko, kio ege pliigis la riskon de grunda damaĝo kaj infektaj malsanoj. Pliiĝa mortado kaj malpliiĝa kreskado kaŭzis multe da zorgo, des pli post kiam la tendencojn pliintensigis aliaj mediaj stresojs.

Ĝenerale pluraĝaj kaj plurspeciaj arbaroj el plejparte lokaj specioj, traktataj kvazaŭnature, montriĝis pli sanaj kaj pli rezistaj al ĉiaj eksteraj danĝeroj. Do en la longa daŭro tiaj arbogrupoj estas pli produktaj kaj pli facile protekteblaj.

Tamen, la mastrumado de tiaj malregulaj arbogrupoj certe estas pli komplika. Novaj metodoj kaj teknikoj estis eltrovendaj, precipe por la estigo de inventaroj, kaj ankaŭ por regado de kreskado kaj produktado. En Germanujo, ekzemple, ekde la komenco de la 19-a jarcento pro influo de G.L. Hartig (1764–1837), produktada regulado estas farata preskaŭ nur laŭ asignaj aŭ formulaj metodoj bazitaj sur la koncepto de homogena normala arbaro kun regula sinsekvo de hakterenoj.

En Francujo, aliflanke, oni klopidis apliki alispecan arbaran mastrumadon, celatan por ke ĉiu parto de la arbaro restu por ĉiam en maksimuma produkta kapableco. En 1878, la franca arbaristo A. Gurnaud (1825–1898) publikigis priskribon de "kontrola metodo" por determini la kreskadon kaj produktadon. La bazo de la metodo estis tio, ke per zorga kaj selekta rikoltado, la produktemo de la restanta arbogrupo povas pliboniĝi, ĉar oni faras el la forprenado de ligno kulturan traktadon. En tiu metodo oni periode faras precizan determinon de la kreskado de arbogrupo cele ŝovi la arbaron iom post iom, per selekta mastrumado kaj daura eksperimentado, en kondiĉon de ekvilibro je maksimuma produktemo.

Henri Biolley (1858–1939) estis la unua aplikanto de la inspiraĵoj de Gurnaud al praktika mastrumado de arbaroj. Ekde 1890 li mastrumis la arbarojn de sia svisa distrikto laŭ tiuj principoj, fordonante sin dum preskaŭ 50 jaroj al studo de kreskado kaj al traktado de arbogrupoj celanta maksimuman produktan kapablecon, pruvante la praktikeblon de la kontrola metodo. En 1920 li publikigis la studon, donante la teorian bazon de arbara mastrumado laŭ la kontrola metodo, priskribante la praktikendajn procedojn (parte evoluigitajn kaj simpligitajn de li mem), kaj taksante la rezultojn.

La pionira laboro de Biolley konsistigis la bazon, sur kiu oni poste evoluigis la plejparton de svisaj arbarmastrumaj praktikoj, kaj oni ĝenerale akceptis liajn ideojn. Hodiaŭ, dum tendenco al pli intensa mastrumado kaj produktigado de arbaroj en la plejparto de la mondo, la zorga kaj daŭra traktado de arbogrupoj per la volumenkontrola metodo ricevas plifortiĝantan intereson. En Britujo kaj Irlando ekzemple, plioftiĝas la apliko de kontinua arbara mastrumado por estigi daŭre malregulajn strukturojn en arbaro.[10]

Ŝirmeja punkta semado redakti

La uzado de ŝirmejoj por plibonigi ekkreskadon kaj pluvivadon ĉe punkta semado celas imiti la avantaĝojn de forceja kulturo, kvankam per pli malgranda aparato. La sema ŝirmilo de Hakmet, ekzemple, estas duone travidebla plasta konuso 8 cm alta, kun 7-cm-diametraj truoj en la 7.5-cm-diametra bazo kaj 17-mm diametraj en la 24-mm-diametra pinto.[11] Tiu forcejeto plihumidigas la aeron, malhelpas sekiĝon de la grundo, kaj plivarmigas la aeron kaj grundon ĝis nivelo pli favora por elsemiĝo kaj kreskado de arbidoj ol ĉe senŝirmaj kondiĉoj. La ŝirmilo estas dezajnita por por disfali post kelkjara ekspono al ultraviola radiado. En eksperimento, semaj ŝirmiloj kaj printempa semado signife plibonigis ekkreskadon kompare al senŝirma punkta semado, sed ne signife plibonigis kreskokvanton.[12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. International Union of Forestry Research Organizations. (1971) Terminology of Forest Science, Technology Practice and Products: English-Language Version, F. C. Ford-Robertson, Washington, D.C.: Society of American Foresters. ISBN 978-0-939970-16-2. OCLC 223725063.
  2. Oregon State University Extension Service. Arkivita el la originalo je 2011-10-04. Alirita 2024-01-25.
  3. RESIDUAL DAMAGE IN A CONIFER STAND THINNED WITH A CTL SYSTEM, University of Idaho. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2024-01-25.
  4. 8 Bauhus, Jürgen 2009;
  5. Effects of Group-Selection Opening Size on Breeding Bird Habitat Use in a Bottomland Forest. Christopher E. Moorman and David C. Guynn Jr. Ecological Applications, Vol. 11, No. 6 (Dec., 2001), pp. 1680-1691. Web. 4-a de oktobro 2013.
  6. 9 Schulte, Benedict J. 1998;
  7. 12 Gamborg, Christian 2003;
  8. Kubin, E.; Kemppainen, L. 1991. Effect of clearcutting of boreal spruce forest on air and soil temperature conditions. Acta Forestalia Fennica No. 225. 42 p.
  9. Biolley, H. 1920. L'aménagement des forêts par la méthode expérimentale et spécialement la méthode du contrôle. Paris, Attinger frères. 90 p.
  10. Helliwell, R., and E. R. Wilson. (2012). Continuous cover forestry in Britain: challenges and opportunities.Quarterly Journal of Forestry 106(3): 214-224 [1]
  11. Lähde, F. and Tuohisaari, O. 1976. An ecological study on the effects of shelters on germination and germling development of Scotch pine, Norway spruce and Siberian larch. Comm. Inst. For. Reprint 88.1. 35 p.
  12. Putman, W.E.; Zasada, J.C. 1986. Direct seeding techniques to regenerate white spruce in interior Alaska. Can. J. For. Res. 16(3):660–664.

Eksteraj ligiloj redakti