Arbogrimpado estas sporto kaj ŝatokupo, kiu ebligas malkovron de arboj kaj ties medio grimpante sur la branĉoj.

Arbogrimpado
grimpado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Viro grimpas arbon

Necesas sekurmaterialo kiel balteo, ŝnuroj, nodoj, pulioj, ktp.

La grimpisto uzas la branĉojn por grimpi ĝis la kapo de la arbo. La ŝnuro helpas sekuriĝon dum la grimpo kaj malgrimpo.

Arbogrimpado en sekurigita medio estas tre bona maniero por observi kaj malkovri arbojn, koni la faŭnon kaj flaŭron kiu ĉirkaŭas onin kaj atingi konduton naturrespekteman.

Historio redakti

Infanoj de ĉiam surgrimpis arbojn.

En Francio "Grimpe d'arbres" redakti

Fine de la 1980-aj jaroj arboŝatantoj deziris malkovrigi la arban medion al plej granda nombro de homoj.

Iuj estis arboristoj, aliaj aktivigis por la naturmedio, estis socilaboristoj aŭ artistoj naturŝatantaj. Pro tia komuna pasio ili establis unuajn teknikojn per ŝnuroj por ke iu ajn povu grimpi ĝis arbokape: "Grimpe d'arbres" en sekurigita medio naskiĝis.

De tiam teknikoj daŭre pliboniĝis kaj por sekureco kaj por respekto de la arboj.

En Usono "Tree climbing" redakti

Profesiaj arbistoj surgrimpris arbojn ekde la 1940-aj jaroj en Nord-Ameriko. Sed nur komence de la 1980-aj jaroj "Tree climbing" naskiĝis kiel libertempa agado, antaŭenigita ĉefe de mediprotektantoj.

Nuntempe redakti

Nuntempe ekzistas multe da lokoj, kiuj proponas arbogrimpadon en sekurigita medio. Ekzistas diversaj deponitaj markoj:

  • tree climbing
  • arboring
  • tree trekking
  • grimpe d'arbres
  • Accrobranche®
  • Escalad'arbre
  • Arbr’Evasion®
  • Arbo-escalade
  • Arbogrimp
  • ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti