En arbara ekologio, arboskeleto estas staranta, parte aŭ tute mortinta arbo, ofte ne havante pinton aŭ la plej multajn de la pli malgrandaj branĉoj. En limnologio ĝi indikas arbojn, branĉojn, kaj aliajn pecojn el nature ĉeestanta ligno kiuj alfundiĝis en riveroj kaj riveretoj. Ĝenerale temas pri krudaj lignecaj derompaĵoj.

Arboskeleto inter aliaj vivantaj abioj.
Arboskeleto de marborda duglaso provizas per nestokavaĵoj por birdoj.

Arbaro-arboskeletoj redakti

Starantaj arboskeletoj esta krizaj vivejoj por multaj specioj, ekzemple por pegedoj kiuj nutriĝas kun insektoj restantaj en malkomponiĝanta ligno. Arboskeletopersisto dependas de du faktoroj, la dimensio de la trunko, kaj la daŭreco de la ligno de la koncerna specio. La skeletoj de kelkaj grandaj pingloarboj, kiel ekzemple sekvojo je la Pacifika Marbordo de Nordameriko kaj alerco en Patagonio, povas resti sendifektaj dum 100 jaroj aŭ pli, iĝante iom post iom pli mallongaj kun aĝo, dum aliaj arboskeletoj kun rapide kadukiĝanta ligno, kiel ekzemple tremolo kaj betulo, disiĝas kaj kolapsas post 2-10 jaroj.

Arboskeletoj estas nemalhaveblaj por diversaj birdospecioj. Akvo-ĉasbirdoj kiaj fiŝagloalcedinedoj troveblas proksime de akvo, ripozante sur arboskeleto, aŭ manĝante sur ĝi fiŝkaptaĵon. La arboskeleto estas bazo por flugado, same kiel observejo por predantoj.

Dolĉakvo-arboskeletoj redakti

En la nesal-akva ekologio en Aŭstralio kaj Usono, la termino arboskeleto (angle : snag) kutimas indiki la arbojn, branĉojn kaj aliajn pecojn el nature ĉeestanta ligno trovitaj en alfundiĝinta formo en riveroj kaj riveretoj. Tiaj arboskeletoj estas konsideritaj kiel krizaj por ŝirmo kaj por fiŝfrajejoj, kaj estas unu el la malmultaj malmolaj substratoj haveblaj por biomembrano-kresko apogante akvajn senvertebrulojn en malaltebenaĵoriveroj fluantaj tra aluviaj riverebenaĵoj. Arboskeletoj estas gravaj kiel ejoj por biomembrano-kresko kaj por ŝirmo kaj nutrado de akvaj senvertebruloj en kaj malaltebenaĵaj kaj altaĵaj riveroj kaj riveretoj.

Ankaŭ konataj kiel "skeletkapoj" (angle : deadheads), parte subakviĝitaj arboskeletoj estis danĝeraj al antaŭa riverboatonavigado kaj komerco. Se trafite, arboskeletoj trapikis la lignajn ŝipoŝelojn uzitajn en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. La Usona Korpuso de Inĝenieroj uzis arboskeleto-boatoj kiaj la W.T. Preston en Puĝeta Fjordo de Vaŝingtonio kaj la Montgomery en la riveroj de Alabamo por forigi arboskeletojn.

 
Kanada ansero nutriĝas apud arboskeleto en Niskvali-Rivero (Vaŝingtonio).

En Aŭstralio, la rolo de nesalakvo-arboskeletoj estis plejparte ignorita ĝis freŝdate, kaj pli ol unu miliono da skeletoj estis forigitaj de la Murej-Daling-baseno. Grandaj malaltebenaĵ partoj de la Murej-Daling-sistemo nun estas sen la arboskeletoj kiuj la indiĝenaj fiŝoj kiaj Maccullochella peelii (perkoformaj) bezonas por ŝirmo kaj reproduktado. La difekto kiu ia grandskala arboskeletoforigo kaŭzis estas klare grandega, sed estas malfacila kvantigi ĝin. La plej multaj problemoj pri tiuj basenoj estas la rivera eŭkalipto (Eucalyptus camaldulensis). Ĉar la densa ligno de rivera eŭkalipto estas preskaŭ neputrema estas opiniita ke iuj el la river-eŭkaliptaj arboskeletoj forigite en pasintaj jardekoj eble estis atingintaj la aĝon de pluraj mil jaroj.