Archeon

arkeologia amuzparko en Nederlando

La Archeon [arĥeOn] (52° 07′ N 4° 39′ O / 52.117 °N, 4.650 °O / 52.117; 4.650 (mapo)) estas arkeologia temoparko, kiu pritraktas la historion en Nederlando de la prahistorio ĝis mezepoko. Ĝi situas en la suda parto de Alphen aan den Rijn, inter Leiden kaj Utrecht.

Archeon
arkeologia muzeo • tema parko [+]

LandoNederlando

Koordinatoj52° 6′ 54″ N, 4° 38′ 57″ O (mapo)52.1154.649167Koordinatoj: 52° 6′ 54″ N, 4° 38′ 57″ O (mapo)
Poŝtkodo2408ZB [+]

Archeon (Nederlando)
Archeon (Nederlando)
DEC
Archeon
Archeon

Map
Archeon

Vikimedia Komunejo:  Archeon [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Rekonstruaĵo de kabano el 8000 a. K.

Historio redakti

 
Interna korto de la romia bandomo.

Archeon malfermiĝis en 1994. Ĝi tiam estis ĉirkaŭata de grandaj liberaj spacoj, kiuj kontribuu al la ambiento de la parko aŭ poste estu prikonstruata. Aliflanke la parko ne sukcesis atingi la komence tre altajn supozatajn nombrojn de vizitantoj.

Kiam la parko devis venki financan krizon, oni vendis parton de la liberaj spacoj kaj la ĉefan konstruaĵon, kiu estis servinta en 1992 kiel nederlanda paviljono dum la Monda Ekspozicio. Post la vendo de la spacoj Archon nun najbaras al loĝkvartaloj, tiel ke "malnovaj" kaj novaj tegmentoj kontrastas unu la alian, el kelkaj perspektivoj.

Epokoj kaj kontruaĵoj redakti

En Archeon videblas rekonstruitaj konstruaĵoj, kiuj staras en Nederlando aŭ kies restojn oni trovis en tiu lando. La tri grandaj epokoj estas Prahistorio, Romia Regno kaj Mezepoko. Prahistorio en la parko ĉirkaŭbrakas la tempon de ses mil ĝis 12 antaŭ Kristo kaj estas dividita en plurajn subepokojn, kiel la pli juna ŝtonepoko kaj bronza epoko. La mezepoka departemento konsistas el grupo de konstruaĵoj, kiuj prezentas la tempon ĉ. 1150, kaj el la elpensita urbeto Gravendam, ĉ. 1350.

Priumo redakti

 
La archeotolk en la apoteko de Gravendam.

La parkon klarigas al vizitantoj la tiel nomataj archetolken (nederlande tolk signifas interpretisto). Temas pri oficistoj aŭ honoroficuloj, kiuj prezentas en la koncerna vestaĵo profesiuloj en epoko. Ekzemploj estas la romia potfaristo, la monaĥoj, kiuj kantas en la mezepoka monasterio, la abelistino kaj la vagabondaj muzikantoj.

Eventoj redakti

 
Skribado kun plumoj.

La taga programo antaŭvidas regulajn eventojn, kiel koncertojn, prezentojn kaj fine de tago la batalo de gladiatoroj en la Arena. Por infanoj ekzistas pafado de sagoj, ludoj kiel ĉevaliroj kaj romiaj soldatoj, skribado kun plumoj kaj diversaj manlaboretoj.

Al la romia kaj mezepokaj terenoj apartenas gastronimiaĵoj, kiujn oni povas lui por festoj. De tempo al tempo, precipe dum la someraj monatoj, sin prezentas eksteraj laikulaj grupoj, kiuj ligiĝas al epoko aŭ temo, ekzemple romia legiono.

 
Panbakejo

Eksteraj ligiloj redakti