AdarŝiroArdaĉero la 1-a ( ? - 240), estis la fondinto de la Sasanida imperio, kaj reĝo de Persio de 226 ĝis sia morto.

Ardaŝiro la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 180 (0180-01-01)
en Istakhr, Persio
Morto 1-an de januaro 242 (0242-01-01) (62-jaraĝa)
Religio Zaratuŝtrismo vd
Ŝtataneco Sasanida Imperio vd
Familio
Dinastio Sasanidoj vd
Patro Pabag vd
Gefratoj Denag • Shapur vd
Edz(in)o Denag • Khwarranzem • Murrod vd
Infanoj Ŝapuro la 1-a • Ardashir vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de Pabhag kaj nepo de Sasano, heredis la regnon de Faros en 208. Atakita de la "reĝo de reĝoj" Artabano la 5-a, venkis lin kaj iĝis "reĝo de reĝoj" (imperiestro). Li pligrandigis sian imperion kaj venkis la partojn en Hormizdagano (224) kaj okupis la ĉefurbon Ktesifonto. En 228 li detruis la Partan imperion. Li proklamis la zoroastrismon oficiala religio.