La Ardenoj (france: Ardennes, valone: Årdene, nederlande: Ardennen) formas arbaroriĉan montetaron en orienta Belgio (la plej granda parto de Valonio), Norda Luksemburgo kaj malgranda parto en Francio. La ardenoj etendiĝas de Francujo oriente de la Pariza Baseno tra Belgio kaj Luksemburgio ĝis Rejno en Germanujo. En norda Luksemburgio la montaro nomiĝas Oslingo kaj en Germanujo ĝi havas la nomon Ejfelo (Eifel). La plej altaj punktoj troviĝas en Schneeeifel ĉe la belga - germana landlimo apud la urbeto Prüm kaj Sankt-Vith.

Vidaĵo de Mozo en la Francaj Ardenoj
Ardenoj
Historia regiono
mezalta montaro [+]

LandoBelgio

- koordinatoj50° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O (mapo)50.255.6666666666667Koordinatoj: 50° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoSignal de Botrange [+]
Areo76 422 km² (7 642 200 ha) [+]


Ardenoj (Tero)
Ardenoj (Tero)

Ardenoj (Belgio)
Ardenoj (Belgio)
DEC

Map
Ardenoj
Vikimedia Komunejo:  Ardennes [+]
vdr
Situo de la Ardenoj en Belgio

Ĝi estas okcidenta flankmontaro de masivo el ardezo al kiu apartenas la oriente de la Ardenoj situanta Ejfelmontaro en Germanio.

Semois apud Bouillon en la suda parto de la Belgaj Ardenoj

Historio redakti

La Batalo de Ardenoj estis terura militagado kiu okazis inter la fino de la 1944 kaj komecno de 1945, kiam Nazia Germanio jam estis ekmalvenkanta en la Dua Mondmilito. La germanoj havis dekomencajn sukcesojn pro malpreparo de Aliancanoj, sed post multaj mortoj de ambaŭ flankoj, la usonanoj sukcesis retroirigi la germanan ofensivon. Estis ĉirkaŭ 15 000 mortoj de la flanko de germanoj kaj preskaŭ 20 000 de la flanko de usonanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti