La ArdezbuteoArdezkolora buteo (Leucopternis schistaceus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezbuteo
Ardezbuteo
Ardezbuteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. schistaceus
Leucopternis schistaceus
(Sundevall, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en norda Sudameriko: Brazilo, Bolivio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Venezuelo, kaj Franca Gujano. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj.

Aspekto redakti

Ĝi estas mezgranda al granda birdo, ardezgriza (kio nomigas la specion en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo), kontraste el tre blanka horizontala vostobendo. Ĝi havas mezblankan bruston kun vertikalaj nigraj markoj. Ĝi havas grandan oranĝecan vaksaĵon ĉe la bekobazo, kaj grandajn flavajn okulojn.

Distribuado redakti

La Ardezbuteo loĝas en partoj de la Amazona Baseno, la regiono de Orinoko kaj la Franca Gujano. Ĝi estas ĉasisto de akvobordoj pro ties ranoj, kraboj, serpentoj, malgrandaj mamuloj ktp., kaj tiele ties ĉefaj teritorioj estas en ampleksa koridoro laŭlonge de la ĉefa fluejo de la Rivero Amazono en la centro de Amazona Baseno. Tiu koridoro estas ĉirkaŭ 700 km larĝa, kaj inkludas la konfluojn de areoj de ties ĉefaj riveroj: Negro, Madeira, Tapajozo, Ŝinguo, kaj la elstara parto de Tocantins en la baseno de la sudorienta najbara riversistemo nome Araguaia-Tocantins.

La ĉefa parto de ties teritorioj etendas al sudokcidento kaj nordokcidento de la Baseno al la deklivaro de Andoj kaj el sudo inkludas nordan Amazonian Bolivion, orientan Peruon kaj Ekvadoron, kaj sudorientan Amazonian Kolombion. En la pleja nordokcidento, la teritorio mallarĝiĝas por inkludi nur centran-nordorientan Kolombion, kaj mez-riveran parton de la baseno de Orinoko de centra-sudokcidenta Venezuelo (la parto de la limo Kolombio-Venezuelo). La Ardezbuteo forestas el norda-centra Amazona Baseno, kaj de la altaj teroj de Gujanoj al la marbordo de Gujano; tiu specio ja havas teritoriojn en Franca Gujano al nordoriento, el la Amazona Rivero elstare norde tra la Brazila subŝtato Amapá same kiel ĉe la insulo Marajó.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti