Areto (helene Ἀρήτη, latine Arete) estis en la helena mitologio filino de Reksenoro kaj nepino de lia patro, la unua fajaka reĝo Naŭsitoo.

La unua reĝo de Fajakoj Naŭsitoo elkondukis sian nacion el Hipereio kaj fondis ilian novan hejmon sur insulo Sĥerio, nuna Korfuo. Ili estas nomataj "beata nacio".

Naŭsitoo estis filo de la reganto de maroj Pozidono kaj de lia amantino Periboia. Li mem havis du filojn: Alkinoon kaj Reksenoron. Areto edziniĝis unue al Reksenoro kaj post lia morto ŝi fariĝis edzino de lia pli aĝa frato Alkinoo. Tiu fariĝis sekvanto sur la reĝa trono. Ili kune naskigis filinon nomatan Naŭsikaa.

La reĝino Areto helpis al Jazono kaj Medea, kiam ili fuĝis el Kolĥido kaj kiam persekutis ilin militistaro de la patro de Medea, reĝo Eeto. La reĝo Alkinoo decidis, ke Medea estos transdonita al sia patro okaze, ke ŝi ankoraŭ estas virgulino. Se montriĝos, ke ŝi jam estas edzino de Jazono, ŝi restos kun li. Areto ekaŭdis tiun ĉi kondiĉon, malkaŝis ĝin al la fuĝantoj kaj helpis al ili organizi rapidan nuptoceremonion. La reĝo Eeto devis sensukcese reveni hejmen.

La itaka reĝo Odiseo, revenante el la Troja milito, post multaj suferoj sur la maro savis sin ĉe la bordoj de la insulo de Fajakoj. Naŭsikaa ofereme prizorgis lin kaj danke al la reĝo Alkinoo Odiseo revenis kun multaj donacoj reen al sia Itako. Naŭsikaa pli poste fariĝis edzino de lia filo Telemako.

------------------------------------------------------------------

Transprenita kaj malstrikte tradukita de http://cs.wikipedia.org/wiki/Ar%C3%A9t%C3%A9