Argano laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "metala ĉarpentaĵo, portanta la borilegon de petrolputo". En neformala lingvouzo ĝi foje uzatas ankaŭ kiel sinonimo de la teknika signifo de gruo, sed tiu neoficiala vortuzo evitindas.

Argano en muzeo de la insula urbo Galveston (Teksaso) de Usono

El teknika vidpunkto, la instalaĵo ne nur portas la borilegon, sed estas mekanika ilo por levi kaj mallevi ĝin.

Laŭ Francisko Azorín tamen Argano estas Translokiga maŝino konsistanta el cilindro, kies rotacia movo aliformiĝas pere de ŝnuro; la cilindro povas esti vertikala aŭ horizontala, funkciante mane aŭ elektre.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 19.