Argentina laganaso

La Argentina laganaso, Argentina oksiuroArgentina rigidvosta anaso (Oxyura vittata) estas malgranda sud-amerika specio el la genroj de la rektavostaj anasoj el la Anasedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Argentina laganaso
Argentina laganaso
Argentina laganaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Oxyura
Specio: O. vittata
Oxyura vittata
(Philippi, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado kaj habitato redakti

La Argentina laganaso loĝas en Argentino, Ĉilio, Urugvajo, Paragvajo, kaj suda Brazilo en suda Sudameriko.[1]

Ili loĝas ĉe lagetoj, marĉoj, malrapidaj riveroj kaj lagunoj, ĉefe de nesala akvo, sed ankaŭ se ili estas iom salecaj. Ili troviĝas el marnivelo al 800 metroj de altitudo. Estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, escepte tiuj kiuj loĝas en habitatoj aŭstralaj, ĉar pro portempa frostado ĉiuj akvobirdoj devas migri portempe.

Aspekto redakti

 
Masklo
 
Inoj ĉe Mar del Plata.

Ties longo estas de ĉirkaŭ 46 cm kun pezo proksimuma de 600 gramoj. Tiu specio havas nigran voston kutime tenata rekte. Temas pri specio kun seksa duformismo. Masklaj plenkreskuloj havas tre brilan kaŝtanbrunan korpon, bluan bekon kaj nigran kapon etende al malantaŭa kolo kaj gorĝareo. Tiuj maskloj similas al parenca samgenrano nome Makoa laganaso kaj havas simile nigran kapon kiel la Aŭstralia anaso, sed la aliaj samgenranoj, nome Blankakapa oksiuro kaj Jamajka oksiuro, facile distingeblas ĉar havas blankajn vangojn, anstataŭ nigrajn. Inaj plenkreskuloj havas grizbrunan korpon kun malhelgriza beko kaj malhelbrunaj krono, nuko kaj vangostrio, dum estas hela gorĝareo. Tiu specio ne estas konfuzebla kun similaj specioj, kiuj ne ekzistas en ties teritorioj.

Estas notinda pro ties posedaĵo la plej longa peniso el ĉiuj vertebruloj, rilate al la korpo. La peniso dum erektiĝo longas ĝenerale duonkorpe, malofte eĉ kiel tutan longon (42 cm).[2][3] Oni faris teorion, ke la rimarkinda grando de la spineca peniso kun ties hirta pinto povus esti evoluinta kiel reago al konkurenca premo ĉe tiu tre promiskuaj birdoj, forigante spermon el antaŭaj partneroj per maniero de botelbroso.

Kvankam plej masklaj birdoj ne havas penisojn,[4] tiuj anasoj havas longajn korktirilecajn penisojn, kaj la inoj havas longajn korktirilecajn vaginojn, kiuj spiralas en mala direkto.[5] La maskloj ofte klopodas perforti kopulacion, sed la komplika pariĝa geometrio permesas la inojn kontroli — plej el la perfortaj kopulacioj ne rezultigas sukcesajn fekundigojn.[6]

Kutimaro redakti

Tiuj anasoj bone naĝas kaj plonĝas ofte, serĉe de nutraĵo aŭ por fuĝi el eventualaj predantoj. Ili malofte flugas, nur kaze de certa danĝero.

Reproduktado redakti

 
Argentinaj laganasoj en bestoĝardenoj de Heidelbergo

Iliaj nestoj estas malgranda kaj ĉe akvo. La ino demetas 3 al 5 ovojn asprajn kaj tre grandajn, longajn 65 mm x 47 mm.[7] Eblas trovi nestojn kun ĝis 12 ovoj, sed tio okazas ĉar pli da unu ino ovodemetis tie. La kovadon faras nur la ino. Tiuj kutime kaŝas la ovojn per akvaj plantoj, kiam ili foriras, por eviti detekton fare de aeraj predantoj.

Referencoj redakti

  1. IUCN
  2. (2000) “The 20-cm Spiny Penis of the Argentine Lake Duck (Oxyura vittata)”, The Auk (PDF) 117 (3), p. 820–825.  Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (2001) “Sexual selection: Are ducks impressed by drakes' display?”, Nature (PDF) 413, p. 128. doi:10.1038/35093160.  Arkivigite je 2006-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Found! The longest bird penis ever › News in Science (ABC Science)
  5. Duck genitals locked in arms race | COSMOS magazine. Arkivita el la originalo je 2008-07-25. Alirita 2012-02-14.
  6. (2 May 2007) “Coevolution of Male and Female Genital Morphology in Waterfowl”, PLoS ONE 2 (5), p. e418. doi:10.1371/journal.pone.0000418. 
  7. http://www.avesdechile.cl/144.htm

Literaturo redakti