Ari Jósefsson estis islanda poeto. Li naskiĝis en Blönduós, malgranda vilaĝo en Norda Islando, la 28an de Aŭgusto 1939. Liaj gepatroj estis Jósef Indriðason, laboristo, kaj lia edzino, Soffía Stefánsdóttir. Li komencis studi en la Gimnazio de Akureyri sed tie ĉesis sian studadon kaj transloĝis al Rejkjaviko kie li baldaŭ vekis atenton kiel esperdona poeto. En Februaro 1959 li iris al Barcelona en Hispanio kaj tie komencis studi latinidan civilizon. En Aŭgusto la saman jaron li revenis al Islando kaj en la jaro 1961 li finis sian abiturientan ekzamenon ĉe la Gimnazio en Rejkjaviko kaj tiam li ankaŭ eldonis sian unuan poemlibron Nei (Ne). Post tio li komencis studi islandajn sciencojn (literaturon, lingvistikon kaj historion). Dum la vintro 1963–1964 li studis rumanan lingvon en Bukareŝto en Rumanio. Dum sia mara reveturo hejmen, li falis en la maron kaj dronis. Tiu akcidento okazis la 18an de Junio 1964.

Ari Jósefsson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1939 (1939-08-28)
en Blönduós
Morto 18-an de junio 1964 (1964-06-18) (24-jaraĝa)
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per drono vd
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referenco redakti

  • Interparolo kun Brynja Jósefsdóttir, n. 1948, fratino de Ari Jósefsson.

Eksteraj ligiloj redakti