Ariana baptisterio

La Ariana baptisterio (itale Battistero degli Ariani) en Raveno (Italio) estas la plej antikva el la ok strukturoj de Raveno, deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1996. Ĝi estis starigita de la ostrogota reĝo Teodoriko la Granda inter fino de la 5a kaj komenco de la 6a jarcentoj. Ĝi estas samtempa kun la Baziliko Sankta Apolinaro la Nova.

Ariana baptisterio
Monda heredaĵo

Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 788
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 44° 25′ 7″ N, 12° 12′ 9″ O (mapo)44.41871712.20239Koordinatoj: 44° 25′ 7″ N, 12° 12′ 9″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Italio

Ariana baptisterio (Italio)
Ariana baptisterio (Italio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Oni nomas ĝin Ariana por distingi ĝin de la Ortodoksa baptisterio. La du konstruaĵoj, kun la sama funkcio, apartenis al la du malsamaj kristanaj komunumoj kiuj kunvivis iame en Raveno. Ĉi baptisterio apartenis al la sekvantoj de arianismo.

En 565, post la kondamno de la ariana doktrino, tiu malgranda strukturo el okflanka briko estis konvertita en katolika oratorio kun la nomo Sankta Maria.