Aribalo estas antikva greka ĉefe argila amforosimila ujo kun malvata koloparto, servante por deponado de oleo kaj ŝmiraĵoj. Ĝi estis populara en la 6-7-aj jarcentoj a.K. en Korinto, kie oni ŝatis la unutenilan tipon kun diskoforma aperturo, globforma korpo, kun pinta fino aŭ platsuba korpo. Oni uzis en Ateno la dutenilan tipon, kun duongloba aperturo, globforma aŭ plata korpo. Oni malofte pretigis ĝin el bronzo, en la Romia imperio kelkfoje eĉ el vitro.

Aribalo el Korinto (6. jc. a.K.)

La inkaoj uzis similforman (pli bone al amforo) ujon nomebla same aribalo. Tiu inkaa tipo estis argila, havis bruligitan ruĝan koloron, poluritan brilan surfacon, dikan muron kaj pli grandan internan volumenon, do grandon.