Arifvala
Arifvala, urdue عارِف والا estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Pakpatan, kie Arifvala estas sidejo de la samnoma distrikto.
Arifvala | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 95 655 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 18′ N, 73° 4′ O (mapo)30.29166666666773.066666666667Koordinatoj: 30° 18′ N, 73° 4′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 111 403 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 157 m
- Areo:
Geografio redakti
Arifvala situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo sudokcidente de la kantona sidejo Pakpatan [2].
Historio redakti
En la 19-a jarcento en tiu loko estis nur vilaĝo nomata laŭ brita administracio Chak-n-ro 61 / EB. En 1908 oni fondis la novan urbon Arifvala.
Ekonomio redakti
Industrio de Arifvala dependas de la ĉirkaŭa agrikultura produkto. En la urbego oni produktas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, krome rizaj kaj farunaj muelejoj funkcias. La grenmerkato de Arifvala estas unu el la plej grandaj grenmerkatoj en Pakistano.
Loĝantaro redakti
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
28 171 | 43 654 | 74 174 | 111 403 |
La populacio de Arifvala kreskis preskaŭ kvaroble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,2%, iomete malpli alta, ol la nacia mezumo (2,4%). La panĝaba estas la denaska parolata lingvo, sed la urdua ankaŭ estas vaste uzata.
Trafiko redakti
Arifvala situas laŭ fervoja linio Bahavalpur-Lahoro en la etapo Pakpatan-Burevala. Vojoj kuras al Burevala, Pakpatan, Bahavalnagar kaj Sahival (ŝoseo mankas).
Klimato redakti
La klimato de Arifvala estas ekstrema, atingante 45 °C somere, la temperaturo falas preskaŭ al frostopunkto vintre.