Arik Brauer

aŭstra artisto

Arik BRAUER, origine Erich Brauer (naskiĝinta la 4-an de januaro 1929 en Vieno, mortinta samloke la 24-an de januaro 2021[1]) estis aŭstra pentristo, grafikisto, scenejfaristo, kantisto kaj poeto. Li rangis inter la pioniroj de la t.n. Viena skolo de fantazia realismo.

Arik Brauer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1929 (1929-01-04)
en Vieno
Morto 24-an de januaro 2021 (2021-01-24) (92-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Familio
Patro Simche Moses Brauer
Patrino Hermine Brauer
Frat(in)o Lena Brauer
Edz(in)o Naomi Dahabani
Infanoj Timna Brauer • Ruth Brauer • Talja Brauer
Okupo
Okupo poeto • pentristo • kantistodancisto • dezajnisto • arkitektokantoverkisto • scenografo • muzikisto • grafikartisto
TTT
Retejo http://arikbrauer.at
vdr
Mozaiko de Brauer ĉe la loĝdomo Wagramer Straße 164-168/ŝtuparo 7 en Vieno, de 1960

Vivo kaj agado kreiva redakti

Brauer naskiĝis kiel filo de el Litovio deveninta ŝufaristo juda. La reĝimo de la nazioj finis lian senzorgan infanecon en Vieno (distrikto Ottakring) de la 1930-aj jaroj. La patro mortis en koncentrejo, Brauer mem postvivis la Duan Mondmiliton kaŝite en etĝardeno viena. Poste li unue simpatiis la politikon de la Komunista Partio de Aŭstrio seniluziiĝonte baldaŭ.

Tuj en 1945 li ekstudis (ĝis 1951) ĉe la Akademio de Belartoj de Vieno ĉe Robin Christian Andersen kaj Albert Paris Gütersloh. Tiutempe li fondis kun Ernst Fuchs, Rudolf Hausner, Wolfgang Hutter, Anton Lehmden kaj Helmut Leherb la Vienan skolon de fantazia realismo. Ekde 1947 Brauer krome studis kantadon ĉe konvervatoria privatuniversitato viena. Inter 1951 kaj 1954 li vojaĝis bicikle tra Eŭropo kaj Afriko, kion li poste rakontis kante per Reise nach Afrika. En 1954/55 li vivis kiel kantisto kaj dancisto en Israelo kaj surscenejiĝis en 1956 dancante ĉe la viena Raimund-teatrejo. Unu jaron poste li nuptis la israelan ŝtataninon Naomi Dahabani el Jemeno kaj transloĝiĝis kun ŝi al Parizo; tie la paro furoris kiel israela kantoduo Neomi et Arik Bar-Or. En la franca ĉefurbo li ankaŭ havis sian unuan ekskluzivan ekspozicion.

Kiam li revenis en 1964 Vienon la artistoj de la menciita skolo jam ĝuis grandan renomon. Tial faritis inter 1953 kaj 1965 tutmonda migradekspozicio. Krom en Vieno Brauer ekde tiam loĝas ankaŭ en la artista vilaĝo En Hod en Israelo kie li kreis el ruino belegan domon. La kanto lia Glaub nicht an das Winkelmaß und wohn in einem runden Haus resumas la opiniojn de Friedensreich Hundertwasser pri arkitekturo kiuj samas ĉe Brauer. Tiutempe Brauer komencis fari scenejaranĝojn por la Viena Ŝtata Operejo (Medea de Luigi Cherubini, 1972; reĝisorado de August Everding), por la Operejo de Zuriko[2], por la Teatro ĉe la Vieno kaj la Nacia Opero de Parizo (Die Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart, 1977; reĝisorado de Horst Zankl, dirigentado de Karl Böhm).

En la 1970-aj jaroj la kantista kariero kulminis. Per siaj kantoj en viena dialekto, ekz. Sie hab’n a Haus baut kaj Sein Köpferl im Sand ("Hinter meiner, vorder meiner") sur la mikrokanela disko Arik Brauer, 1971 (dufoje origitis ĝi), aŭ sur la longeluda disko Sieben auf einen Streich 1978 Brauer iĝis kvazaŭ patro de la aŭstra pop-muziko kun politika mesaĝo. Ekde 2000 li ofte prezentis sin kun la filinoj kaj Elias Meiri sub la gruponomo Die Brauers.[3]

Inter 1986 kaj 1997 Arik Brauer estis orda profesoro altlerneja en Vieno. En 1991 li komencis la artistan beligon de la en 1994 finkonstruita Arik-Bauer-domo en la urbodistrikto viena Mariahilf. En 2002 li komisiistis fare de la ambasadejo aŭstria en Berlino krei version de United Buddy Bears.

Tipas por la pentristo Brauers la koloregaj bildoj kun etetaj detaloj kaj la komento de aktuala politiko enbildare per sonĝaj/fabelaj atmosferoj. Influoj de Pieter Bruegel la pliaĝa kaj de orientalaj miniaturistoj ja senteblas.

Arik Brauer estis la patro de la artistinoj Timna Brauer, Ruth Brauer-Kvam kaj de Talja.

Honoroj redakti

  • 1979: Preis der Stadt Wien für Bildende Kunst
  • 2002: Österreichischen Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • 2011: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
  • 2015: Amadeus Austrian Music Award
  • 2018: Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 2019: Fritz-Csoklich-Demokratiepreis

Ekspozicioj redakti

  • 2003: Schieß nicht auf die Blaue Blume ...! KunstHausWien
  • 2009: Arik Brauer und die Bibel – Zum 80. Geburtstag, Dommuseum Wien
  • 2014: Von Generation zu Generation. Die neue Haggada von Arik Brauer, Juda muzeo de Vieno
  • 2014/15: Arik Brauer - Gesamt.Kunst.Werk Leopold Museum
  • 2019: Arik Brauer. Alle meine Künste, Juda muzeo de Vieno

Verkoj (elekto) redakti

Plastikaj artoj redakti

 
Arik-Brauer-domo en Vieno
  • Vogelfang, 1962
  • Turm aus gebrannter Erde, 1962/63
  • Der Regenmacher vom Karmel, 1964
  • Die Verfolgung des jüdischen Volks, ciklo, ekde 1973
  • Menschenrechte, 1975 (ciklo akvaforta)
  • Scenejaranĝoj kaj kostumoj por la opero Die Zauberflöte en Parizo, 1975
  • Mein Vater im Winter, 1983
  • Sesam öffne dich, 1989 (televidludo kun la filino Timna Brauer)
  • Arik-Brauer-domo en Vieno, Gumpendorfer Straße 134/136, finfarite en 1993
  • fasado de la Kirko Am Tabor en Vieno, 1996
  • fasado de la Zwi-Perez-Chajes-lernejo en Vieno, Castellezgasse 35
  • fasado por la urbodomo de Voitsberg (Stirio) 2002
  • Schieß nicht auf die blaue Blume, 2003
  • Friedensverhandlung, 2003
  • Adam im Feuerwind, 2003
  • Sommernacht, 2003

Libroj (elekto) redakti

  • A Jud und keck a no, Amalthea Signum Verlag, Wien 2019, ISBN 978-3-99050-148-1.
  • Franz Smola, Alexandra Matzner (Hrsg.): Arik Brauer - Gesamt.Kunst.Werk (Ausst.-Kat. Leopold Museum, Wien 14. November 2014 – 16. Februar 2015), Wien 2014.
  • Arik Brauer: Die Farben meines Lebens. Erinnerungen. Amalthea, Wien 2006, ISBN 3-85002-562-4.
  • Arik Brauer: Der Teufel und der Maler. Signierte Vorzugsausgabe. Ein Satyrikon (Zeichnungen). Amalthea, Wien 2000, ISBN 3-85002-453-9.
  • Arik Brauer: Arik Brauer (Bildband). Brandstätter, Wien 1998, ISBN 3-85447-810-0.
  • Arik Brauer: Werkverzeichnis. Harenberg Komm., Dortmund 1992, ISBN 3-88379-427-9.
  • Arik Brauer: Die Ritter von der Reuthenstopf (porinfana libro). Betz, München 1986, ISBN 3-219-10366-9.
  • Arik Brauer: Die Pessach-Haggada/„Seder haggada sel pesah“. Piper, München 1979, ISBN 3-492-02502-1 (germane/hebree).
  • Martin Buber, Arik Brauer: XX Chassidische Erzählungen (Ausstellungskatalog). Sydow Fine Art, Frankfurt am Main 1978, ISBN 3-921520-04-5.
  • Brauer. Jugend und Volk, Wien 1972. („Die schönsten Bücher Österreichs 1972“)

Diskaro redakti

  • ĉirkaŭ 1960 Chants d’Israel par Neomi et Arik Bar-Or, disques BAM, Paris, LP
  • 1968 Brauers Liedermappe, Galerie Sydow, LP – unter Erich Brauer erschienen
  • 1971 Arik Brauer, Polydor in Coproduktion mit dem ORF, LP
  • 1973 Alles was Flügel hat fliegt, Polydor, LP
  • 1973 Petroleumlied / Das goldene Nixerl, Polydor, Single
  • 1978 7 auf einen Streich, LP
  • 1984 Poesie mit Krallen, Joram Harel Management, LP – zusammen mit Tochter Timna
  • 1985 Au – Lieder von Arik Brauer begleitet von Toni Stricker, Hanniphon, LP – zu Hainburg
  • 1987 Schattberglied / Schattbergsong, Amadeo, Single
  • 1988 Die Ersten, Polydor, CD-Wiederveröffentlichung von Arik Brauer
  • 1988 Geburn für die Gruam?, Amadeo, LP, CD, MC
  • 1989 Farbtöne, CD
  • 1994 Von Haus zu Haus, Dino Music, CD – mit Timna Brauer und Elias Meiri
  • 1998 Master Series, Polydor/PolyGram, CD
  • 1999 Die Brauers, „Adam & Eve“ Studio, CD – Die Brauers
  • 2000 Motschkern Is Gsund, Timna Brauer, CD

Literaturo redakti

  • Walter Schurian (Hrsg.): Arik Brauer: Das Runde fliegt. Texte, Lieder, Bilder. dtv, München 1983, ISBN 3-423-02885-8.
  • Walter Schurian (Text), Gerd Lindner (Hrsg.): 1900 bis 2010: Phantastische Kunst aus Wien. Panorama-Museum, Bad Frankenhausen 2010, ISBN 978-3-938049-17-4 (mit Abb., auch von und über Ernst Fuchs, Hausner, Hutter und Lehmden).
  • Theo Rommerskirchen: Arik Brauer. In: viva signatur si! Rommerskirchen, Remagen-Rolandseck 2005, ISBN 3-926943-85-8.
  • Erwin Javor, Thespis GmbH, Wien (Hrsg.): Von Generation zu Generation. Die neue Haggada von Arik Brauer, Wien 2014, ISBN 978-3-901398-72-8

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arik Brauer en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti