Arionako
Arionako (Arionak) estas internacia planlingvo proponita de Eric Anger en 2003.
Gramatiko redakti
Alfabeto kaj prononco redakti
Alfabeto (interkrampe malsamecoj al Esperanto): A, Â (/ə/), B, D, E, Ë (/ej/), F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q (/k/, nur uzata antaŭ U), R, S, ß (/s:/) Š (/ŝ/) T, Þ (θ), U, Û /ø/, V, W (/ŭ/), X (/ks/), Z, Ž (/ĝ/).
Sintakso redakti
La substantivo (aŭ pronomo) venas antaŭ verbo. Adjektivo venas antaŭ substantivo. Adverbo venas antaŭ verbo aŭ adjektivo. Prepozicio venas antaŭ adjektivo aŭ adverbo. Substantivo ĉiam estas la unua vorto de frazo, en tiu kazo, adjektivo venas poste.