Ariozo estas muzikaĵo por solo-kantvoĉo kaj instrumenta akompanado. Ariozo estas pli kantebla kaj malpli ligita al la drama parolkantado ol recitativo, sed havas pli malferman kaj malpli kompaktan formon ol ario.

Ariozoj troviĝas kutime ne unuope, sed kiel movimentoj de operoj, oratoriojkantatoj; tipaj tekstoj estas ekz. bibliaj vortoj, kiuj ne rimiĝas, tamen havas malpli rakontan ol lirikan karakteron. Iel tial oni povus rigardi ariozon kiel sukcedanto de la libera solomadrigalo.