Aristarko el Samoso

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aristarko.

AristarkoAristarĥo (Greke Ἀρίσταρχος, Arístarĥos; nask. -310, mortis -230) estis helena astronomiisto kaj matematikisto naskita sur la insulo Samoso.

Aristarko el Samoso
Persona informo
Ἀρίσταρχος ὁ Σάμιος
Naskiĝo ĉ. 310 a.Kr.
en Samoso
Morto ĉ. 230 a.Kr.
en Aleksandrio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Samoso vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Laborkampo astronomiomatematiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La kalkuloj de Aristarko pri la relativaj grandoj de la Suno, Tero kaj Luno, laŭ greka kopio de la deka jarcento.

Li estis unu el la unuaj argumentintoj por tia modelo de la Sunsistemo, kiu metas Sunon, ne Teron, kiel centron de la konata universo. Lin influis la pitagorano Filolao de Krotono, sed, male ol Filolao, li kaj metis Sunon en la mezon kaj la planedojn en ĝustan ordon laŭ ties distanco ekde la Suno. Oni ne akceptis liajn ideojn pri ĉiela ordo, kaj longe regis la tercentraj teorioj de Aristotelo kaj Ptolemeo. La aristarkajn pensojn fine, post preskaŭ 1800 jaroj, sukcese revivigis Koperniko kaj sekve plukonstruis Keplero kaj Neŭtono.

La kratero Aristarko sur Luno estas nomita laŭ Aristarko de Samoso, kiel ankaŭ la asteroido 3999 Aristarko.