Arkeo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arkeo. |
Arkeo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Arkeo | |
Natura satelito de Jupitero (XLIII) | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XLIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2002 J 1 |
Nomita laŭ | Arche vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Teamo de Scott S. Sheppard[1] |
Dato de malkovro | 31-a de oktobro 2002[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 931 000 km |
Discentreco | 0,2588 |
Meza anomaliangulo | 126,7° vd |
Klinangulo | 165° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 723,9 tagoj |
Longitudo de suprenira nodo |
350,7° vd |
Argum. de periapsido | 161,1° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~3 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
~4,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) 0,0012 m/s2 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,8[2] |
Malkovro redakti
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard kaj lia teamo de la Universitato de Havajo, post observoj inter la 31-a de oktobro kaj la 5-a de decembro 2002.
Ili anoncis la 18-an de decembro 2002 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2002 J 1 (unua jupitera satelito malkovrita en 2002).
Nomo redakti
La 30-an de marto 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU[4], la nomon Arkeo[5]: Arkeo aŭ Arĥeo (greke: Αρχή) estis unu el la kvar praaj muzoj de la helena mitologio. (Laŭ Cicerono, iliaj nomoj estis Telksino, Arkeo, Meleteo kaj Aedeo.)
Orbito redakti
Ĝiaj orbitaj elementoj, anigas ĝin al la karmea grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Arkeo estas notata sub S/2002 J 1 (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Arche, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj redakti
- pole Arkeo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Arkeo (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Arkeo, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")