Ĉi tiu artikolo temas pri dudimensia geometria objekto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.

En geometrio, arko estas fermita segmento de diferencialebla linio en la du-dimensia ebeno; ekzemple, cirkla arko estas segmento de la perimetro (cirkonferenco) de cirklo. Se la arka segmento estas segmento de sfera ĉefcirklo (aŭ de granda elipso sur elipsoido), ĝi estas konsiderata grand-arka segmento.

Cirkla sektoro A montrita en verda estas de radiuso r, angulo θ kaj longo L laŭ la cirkla perimetro

La longo de arko de cirklo kun radiuso r kaj substreĉanta angulo θ (mezurita en radianoj el centro de la cirklo, kio estas, la centra angulo) egalas al θr. Ĉi tio estas ĉar

kie C estas la cirkonferenco. Anstataŭigante la cirkonferencon

kaj solvanta por arka longo L rezultiĝas

L = θr

Por angulo α mezurita en gradoj, la amplekso en radianoj estas donita kiel

kaj do la arka longo estas

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti