La arkta gado (Arctogadus glacialis) estas profundakva fiŝo, proksime parenca al la veraj gadoj (genus Gadus). Ĝi havas kelkajn kutimajn nomojn, nome "polusa gado" kaj "groenlanda gado". Notinde estas, ke la aliaj nomoj estas uzataj por aliaj specioj kiel por polusa gado (Boreogadus saida) kaj groenlanda gado (Gadus ogac).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arkta gado

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Gadoformaj Gadiformes
Familio: Gadedoj Gadidae
Genro: Arctogadus
Specio: A. glacialis
Arctogadus glacialis
Peters, 1872
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi vivas ĉefe en la okcidenta parto de la arkta baseno, tiel ĉe la nordorienta kaj nordokcidenta bordoj de Groenlando. Ĝia vivareo situas inter la 85° kaj 72° norda latitudo. La arkta gado povas merĝi ĝis 1000 m, kaj troviĝas ĉefe sub glacio.

Ĝi estas arĝentokolora kaj longas ĝis 30 cm. Al ĝi mankas la mentonan barbon de aliaj gadedoj.

La arkta gado manĝas senvertebrulojn, kiel krustulojn kaj moluskojn, kaj eĉ etajn fiŝojn. Ĝin manĝas narvaloj, fokoj kaj aliaj fiŝoj. Ĝi estas grava parto de la arkta nutra ĉeno. La specio apenaŭ havas komercan valoron.