Armamar

Urbo kaj municipo en Portugalio

Armamar estas urbo de Portugalio, situanta en la nordo de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 1 510 loĝantojn (2021).

Armamar
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 297  (2011) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 7° 41′ U (mapo)41.116666666667-7.6833333333333 [+]
Alto 580 m [+]
Areo 117,24 km² (11 724 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Armamar (Portugalio)
Armamar (Portugalio)
DEC
Situo de Armamar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armamar [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Armamar, kiu havas totalan areon de 117,24 km², kaj 5 678 loĝantojn (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Peso da Régua, nordoriente de Sabrosa, oriente de Tabuaço, sudoriente de Moimenta da Beira, sudokcidente kun Tarouca kaj okcidente kun Lamego. La teritorio estas sude de la rivero Douro kaj ĝis la montaro Serra de Leomil (sude), dum la sidejo mem estas norde de Moimenta da Beira kaj oriente de Lamego.

Historio

redakti
 
Preĝejo de Armamar.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj.

Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Armamar estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

Folgosa havis foruon havigita de D. Sanĉo la 1-a en 1188.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 11 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 7 000 loĝantoj. Aktuale la ekonomio baziĝas sur agrikulturo (fruktoj kaj vino), tiukadra industrio kaj transformado de produktoj el brutobredado.

Submunicipoj

redakti

Armamar havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Armamar.
  • Aldeias
  • União de Freguesias de Arícera e Goujoim
  • Armamar
  • Cimbres
  • Folgosa
  • Fontelo
  • Queimada
  • Queimadela
  • Santa Cruz, antaŭe Santa Cruz de Lumiares
  • São Cosmado
  • São Martinho das Chãs
  • União de Freguesias de Santiago e São Romão
  • Vacalar e São Joaninho
  • União de Freguesias de Vila Seca e Santo Adrião

Vidindaĵoj

redakti

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Preĝejo de Sankta Mikaelo de Armamar
  • Blazondomoj de São João de Travanca kaj Aldeias
  • Pilorioj de Aricera, Goujoim
  • Ponto de Santo Adrião super la rivero Tedo
  • Kapelo de Nossa Senhora das Neves de Vila Seca

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Armamar en la portugala Vikipedio.