Armea-industria komplekso

La esprimo armea-industria komplekso (aliaj formoj estas milita-, milit-, militara-, militista-..) estas uzata en socikritikaj analizoj por priskribo de la strikta kunlaboro inter politikistoj, reprezentantoj de la armeo kaj same reprezentantoj de la arme-ekipa industrio.

La ideo pri tiu rilato aperis en 1956 ĉe usona sociologo Charles Wright Mills en ties libro The Power Elite. Mills prezentis la striktan interesan ligon inter la armeo, ekonomio kaj politika elito de Usono post la dua mondmilito. Mills vidis en tio seriozan minacon je la demoktratio kaj riskon je militaj konfliktoj inter Usono kaj Sovetunio. En la kritiko pri la armea influo je scienco kaj esploro, Mills citas kiel ekzempleron la eks-generalon Eisenhower, kiu estis gvidanto de Universitato de Kolumbio. Eisenhower mem kaptis la kritikon de Mills kaj uzis la esprimon de la armea-industria komplekso.

Popularecon atingis la esprimo, post kiam la usona prezidento Dwight D. Eisenhower, uzis tion en la adiaŭa parolo la 17-an de januaro 1961, kiam li atentigis je influo kaj enretiĝo de la armea-industria komplekso en la Usono, kio minacas la demokration.

La armea-industria komplekso estas plej okulfrapa en Usono, kie lobiistoj varbas politikistojn por apogo de la armeaj elspezoj (evoluigo de novaj armiloj; atako je landoj, elspezoj en la okupitaj landoj) laŭ veraj aŭ troigitaj danĝeroj.

Vidu ankaŭ redakti