Armena-azera milito (1918-1920)

La Armeno-azera milito de 1918 ekiĝis post la Rusa Revolucio de 1917, ĝi estis serio de akraj armitaj konfliktoj en 1918, kaj ekde 1920 ĝis 1922 kiuj okazis dum la mallonga sendependeco de Armenio kaj Azerbajĝano. La konflikto ne sekvis ĉefan patronon aŭ standardan armitan strukturon. La Otomana Imperio kaj la Brita Imperio estis implikitaj en la konflikto. La otomanoj forlasis la regionon post la subskribo de la Armistico de Mudros sed la brita influo daŭris ĝis ĝia foriro en 1920. La civilaj konfliktoj daŭris pro disputo de la regionoj Kazaĥo-Ŝamŝadino, Sjuniko, Naĥiĉevano kaj Montara Karabaĥo. La uzado de geriloj kaj duongerilecaj operacoj estis la ĉefaj kaŭzoj je amasa mortigado de civiluloj de la ĵus kreitaj demokratiaj respublikoj.

Armenaj soldatoj dum la Batalo de Bakuo.

La historio havas tre malsimilan percepton pri la okazintaĵoj kaj kialoj por tiu milito. Laŭ historiistoj de Armenio, la Armena Demokratia Respubliko volis inkludi en la respublikon la teritorioj de Naĥiĉevano (Orienta Armenio), la provinco de Erevano kaj zonoj de la provinco Elizavetpol (nuna Ganĝa en Azerbajĝano).

La unuaj konfrontoj inter armenoj kaj azeroj okazis en Bakuo, en februaro 1905. Baldaŭ, la konflikto etendiĝis al aliaj regionoj de Kaŭkazio, kaj la 5-an de aŭgusto 1905 estiĝis la unua konflikto inter armenoj kaj azeroj en Ŝuŝa. Kiel rezulto de la ambaŭflankaj pogromoj kaj amasmurdadoj, centoj da homoj forpasis kaj pli ol 200 domoj estis bruligitaj en la urbo Ŝuŝa.

Vidu ankaŭ redakti