Armena Evangelia Eklezio

La Armena Evangelia Eklezio (armene: Հայաստանեայց Աւետարանական Եկեղեցի) estis establita la 1-an de julio 1846 de tridek sep viroj kaj tri virinoj en Konstantinopolo.

Armena Evangelia Eklezio
konfesio
Evangeliismoprotestantismo
Komenco 1-a de julio 1846 vd
Lando(j) Armenio vd
Lingvoj

armena lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Evangelia preĝejo en Stepanavan, nordo de Armenio.

Historio redakti

En la 19-a jarcento, okazis intelekta kaj spirita vekiĝo en Konstantinopolo, kiu puŝis al la remorfistoj studi la Biblion. Sub la gvidado de la Armena Patriarkato malfermiĝis lernejo, kiu estis estrita de Krikor Peŝdimaljian, unu el la tiamaj intelektaj gvidantoj. La ĉefa celo de tiu lernejo estis la preparado de kleraj pastroj de la Armena Apostola Eklezio.

La rezulto de tiu vekiĝo estis la kreado de societo nomita “Pietata Unio”, kies anoj renkontiĝis por studi la Biblion. Nature, dum la kunvenoj, estiĝis pluraj demandoj kiuj dubigis la praktikojn kaj tradiciojn de la eklezio, kiuj laŭŝajne estis en konflikto kun la dogmoj de la eklezio. Tamen, la ekleziaj aŭtoritatuloj de tiu epoko decidis silentigi tiujn aferojn.

La reformistoj konfrontis grandan subpremon fare de la Armena Patriarkato de Konstantinopolo. Fine, post kiam la patriarko Matteos Ŝuhajian ekskomuniis la reformistojn, ĉiuj tiuj organiziĝis en malsama religia komunumo. Per ĉi tiu disiĝo naskiĝis la Evangelia Armena Eklezio en 1846.

Nuntempe ekzistas Evangeliaj Armenaj Eklezioj en: Argentino, Armenio, Aŭstralio, Belgio, Brazilo, Bulgario, Kanado, Kipro, Egiptio, Britio, Francio, Kartvelio, Grekio, Irano, Libano, Sirio, Turkio, Urugvajo kaj Usono.

Eksteraj ligiloj redakti