Armena katedralo de la Sankta Kruco

La Preĝejo de la Sankta Kruco (armene Սուրբ Խաչ, Surb Ĥaĉ) sur la insulo Aĥtamar (armene Աղթամարը, turke Agdamar Adası) ĉe lago Van, en Okcidenta Armenio, nuna orienta Turkio, estis katedralo de la Armena Apostola Eklezio, konstruita kiel palaco-preĝejo por la reĝoj de la Vaspurakana reĝlando kaj poste ĝi funkciis kiel sidejo de la Armena Katolikosejo de Aĥtamar.

Armena katedralo de la Sankta Kruco
armene Սուրբ Խաչ
monaĥejokatedralo [+]

Ŝtatobordo Turkio
Koordinatoj38° 20′ 30″ N, 43° 2′ 7″ O (mapo)38.34166743.035278Koordinatoj: 38° 20′ 30″ N, 43° 2′ 7″ O (mapo)

ArkitektoQ13053963 (Manuel)
StiloArmena arkitekturo

Estiĝo915

Armena katedralo de la Sankta Kruco (Turkio)
Armena katedralo de la Sankta Kruco (Turkio)
DEC

Map
Armena katedralo de la Sankta Kruco
Vikimedia Komunejo:  Akdamar Church [+]
vdr

Inter 1116 kaj 1895 la insulo Aĥtamar estis la loko kie seĝis la Armena Katolikosejo de Aĥtamar. Ĥaĉatur la 3-a, mortinta en 1895, estis la lasta Katolikoso de Aĥtamar. En 1915, dum la Armena Genocido, la monaĥoj de Aĥtamar estis masakritaj, la katedralo forrabita kaj la monaĥaj konstruaĵoj detruitaj[1] .

Post tiuj okazintaĵoj la katedralo ne plu estis uzata. Kiam la verkisto kaj ĵurnalisto Yaşar Kemal vizitis la insulon en 1951, li diris ke la katedralo ekdetruiĝis. Li uzis siajn kontaktojn kun la publiko kaj helpis la haltigon de la detruado. Malgraŭ tio, ĝi restis en la forgeso ĝis 2005, kiam la restaŭrado kiel sekulara muzeo estis entreprenita de la turka registaro.

Historio redakti

 
La katedralo ĉe la insulo de la Lago Van.

Dum lia regado, reĝo Gagiko la 1-a Arcruni (ĉ. 908-943/944) de la armena reĝlando Vaspurakano elektis la insulon Aĥtamar kiel unu el siaj loĝejoj, fondante tie setlejon. La nura strukturo staranta de tiu periodo estas la Katedralo. Ĝi estis konstruita el rozkolora vulkana tofo de la arkitekto-monaĥo Manuel dum la jaroj 915-921, kun interno mezuranta 14.80 m per 11.5m kaj la kupolo atinganta 20.40 m. En postaj jarcentoj, kaj ĝis 1915, ĝi formis parton de monaĥeja komplekso, kies ruinoj ankoraŭ videblas sude de la preĝejo[2].

Inter 1116 kaj 1895 Aĥtamar estis la loko de la Armena Katolikosejo de Aĥtamar. Ĥaĉatur la 3-a, kiu mortis en 1895, estis la lasta Katolikoso de Aĥtamar. En 1915, dum la Armena genocido, la katedralo estis prirabita, kaj la monaĥejaj konstruaĵoj detruiĝis kaj en julio 1916 la Katolikosejo estis aboliciita de la Otomana Imperio[3].

La kirko restis neuzata tra la jardekoj post 1915. Kiam la verkisto kaj ĵurnalisto Yaşar Kemal vizitis la insulon Aĥtamar en 1951, li malkovris ke ĝi estis malkonstruota. Per siaj kontaktoj li helpis ĉesigi la planitan detruon. La kirko fariĝis konata vidindaĵo en la venontaj jardekoj. En 2005 la strukturo estis fermita al vizitantoj ĉar ĝi suferis profundan restarigon, estante malfermita kiel muzeo fare de la turka registaro unu jaron poste[4].

Arkitekturo redakti

 
Detalo pri Davido kaj Goljato en la katedralo.

La arkitekturo de la preĝejo baziĝas sur formo, kiu estis disvolvita en Armenio plurajn jarcentojn antaŭe; la plej konata ekzemplo estas tiu de la preĝejo Sankta Ripsime de la sepa jarcento en Eĉmiadzin.

La unika graveco de la Katedralo de la Sankta Kruco devenas de la vasta aro da reliefaj skulptaĵoj de plejparte bibliaj scenoj, kiuj ornamas ĝiajn eksterajn murojn. La signifoj de ĉi tiuj reliefoj estis temo de multa kaj diversa interpretado. Kelkaj estas spekulado, ekzemple, kelkaj fontoj interpretas islamajn kaj turklingvajn influojn malantaŭ la arta bildigo de la reliefoj, sinkretigitaj kun armenaj influoj. Kelkaj erudiciuloj  asertas, ke la frisoj paralelaj nuntempaj motivoj trovitaj en umajada arto, kiel ekzemple, princo kun turbano, arabstilaj vestoj, vinaj bildoj; aludoj al reĝaj sasanidaj bildoj ankaŭ ĉeestas (Grifoj, ekzemple).

Vandalismo kaj dekadenco redakti

Post la 1920-aj jaroj, post la armena genocido, la kirko estis elmetita al vasta vandalismo. La ornamita ŝtona balustaro de la reĝa galerio malaperis, kaj komparoj kun fotoj antaŭ 1914 montras kazojn de damaĝo al la reliefaj ĉizadoj. La ĥaĉkaro de Katolikoso Stepanos, datita 1340, estis, antaŭ 1956, malbone mutilita kun grandaj sekcioj de ĝiaj ĉizadoj hakitaj. En 1956 restis nur la suba triono de alia ornamita ĥaĉkaro, datita en 1444, ĝi estis sendamaĝa kiam fotis ĝin Bachmann en 1911. La tomboŝtono de la 19a jarcento de Ĥaĉatur Mokaci, ankoraŭ nerompita en 1956, estis poste frakasita.  En la 1950-aj jaroj la insulo estis uzata kiel milita trejnejo[5].

Restarigo redakti

 
La Preĝejo de la Sankta Kruco en 2013
 
Orienta muro de la kirko.

Inter la 20-a de majo 2005 kaj 21-a de julio 2006[6], la kirko spertis profundan restarigan programon. La restarigo havis fiksitan buĝeton de 2 milionoj da turkaj liroj (ĉirkaŭ 1,4 milionoj da usonaj dolaroj) kaj estis financita de la Turka Ministerio pri Kulturo. Ĝi oficiale remalfermiĝis kiel muzeo la 29-an de marto 2007 en ceremonio ĉeestita de la turka ministro pri kulturo, registaraj oficialuloj, ambasadoroj de pluraj landoj, patriarko Mesrob la 2-a (spirita gvidanto de la armena komunumo de Turkio), delegacio de Armenio estrata de la deputito al la armena ministerio pri kulturo, kaj granda grupo de invititaj ĵurnalistoj de multaj novaĵ-agentejoj tra la mondo.[7]

Özdemir Çakacak, la Guberniestro de Van, priskribis la restarigon kiel "elmontron de la respekto de Turkio al historio kaj kulturo". Turka ŝtata departementa muzea ficialulo aldonis, "Ni ne povus ignori la heredaĵojn de niaj armenaj civitanoj, kaj ni ne faris." Signoj anoncantaj la remalfermon de la kirko deklaris "Tarihe saygı, kültüre saygı" ("Respekto al historio, respekto al kulturo").[8]

Laŭ Maksimiliano Hartmuth, akademiano ĉe Sabancı-Universitato, "oni asertis ke la kirko fariĝis muzeo anstataŭ remalfermita dia domo post la restarigo, estis "kojno" apartiganta la monumenton de la armena komunumo de Turkio. La kritikistoj, kiuj skribis por gazetoj kiel Radikal, MilliyetTurkish Daily News, krome priploris ke permeson munti krucon sur la preĝejo ne estis donita. Krome, ili nomis la muzeon per la turka Akdamar (tradukado de "Blanka vejno") anstataŭ la originala armena Aĥtamar (Աղթամարը), la nomo de la insulo en Lago Van sur kiu staras la kirko mem sugestus, ke tio estas turka monumento. Samtempe nur ŝparema uzo estis farita de la vorto "armena" en oficialaj deklaroj, ĉar la armena komunumo de Turkio ne akceptis sian peton aranĝi diservojn en la kirko kaj granda turka flago muntita en la loko, kelkaj argumentis ke ĉi tiu projekto vere anoncis la "turkigon" de ĉi tiu monumento.[9]

Religia vivo redakti

 
Preĝejo kaj lago Van

La kirko nun estas klasifikita kiel laika muzeo. Dum la ceremonio okazigita por marki la restarigon estis bildoj de Mustafa Kemal Atatürk elstare montritaj. Armenaj religiestroj invititaj partopreni la malfermfeston elektis bojkoti la eventon, ĉar la kirko estis remalfermita kiel laika muzeo. Ĝi havas la rajton aranĝi unu religian diservon jare de la Ministerio pri Kulturo kaj Turismo.[10]

La turka registaro anoncis permeson por liturgio la 19-an de septembro 2010, kaj la diservo okazis laŭplane.[11]

Ia disputo ĉirkaŭis la temon ĉu la kruco sur la kupolo ĝis 1915 devus esti anstataŭigita. Kelkaj armenoj diris, ke la renovigo estis nefinita ĝis la kruco estu anstataŭigita, kaj ke preĝo devas esti permesata interne almenaŭ unufoje jare. Kruco estis preparita preskaŭ jaron antaŭ la malfermo, kaj Mesrob la 2-a petis la ĉefministron kaj ministron pri kulturo meti la krucon sur la kupolon de la katedralo. Turkaj oficialuloj diris, ke la bazo ne taŭgas por la kruco alportita de la Patriarkejo, ĉar ĝi estis farita por subteni la originalan krucon. Poste la afero estis solvita. Ekde la 2-a de oktobro 2010 la kruco sidas ĉe la supro de la preĝejo.

La 8-an de septembro 2013, la rito de bapto estis aranĝita por grupo de armenaj knaboj ene de la Katedralo. Ĉi tiu estis la unua fojo post la Armena genocido, ke oni baptis en Van.[12]

Diskutadoj redakti

 
Detalo de la enirejo al la kirko.

Nomumado redakti

Cengiz Çandar, verkisto por Hürriyet karakterizis la manieron kiel la turka registaro traktis la malfermon kiel etendaĵon de daŭranta "kultura genocido" de la armenoj. Li karakterizas la renomadon de la kirko de la armena ĝis turka kiel parto de pli larĝa programo renomi armenajn historiajn ejojn en Turkio kaj atribuas la rifuzon meti krucon sur la preĝejon kiel simpton de religia maltoleremo en turka socio[13].

Çandar rimarkas, ke la numero de la turk-armena gazeto Agos publikigita en la tago de la murdo de Hrant Dink prezentis komentarion de Dink pri la pritraktado de la turka registaro pri la afero Aĥtamar, kiun la forpasinta ĵurnalisto karakterizis kiel "Vera komedio ... Vera tragedio ..." Laŭ Dink,

La registaro ankoraŭ ne povis formuli ĝustan aliron al la "armena demando". Ĝia vera celo estas ne solvi la problemon, sed gajni poentojn kiel luktisto en konkurso. Kiel kaj kiam ĝi faros la ĝustan movon kaj venkos sian kontraŭulon. Tio estas la sola zorgo. Ĉi tio ne estas seriozeco. La ŝtato alvokas armenajn historiistojn diskuti historion, sed ne timas provi siajn proprajn intelektulojn, kiuj havas neortodoksan retorikon pri la armena genocido. Ĝi restarigas armenan preĝejon en la sudoriento, sed nur pensas: "Kiel mi povas uzi ĉi tion por politikaj gajnoj en la mondo, kiel mi povas vendi ĝin?"

Naciismaj protestoj redakti

La malfermo estis polemika inter kelkaj turkaj grupoj, kiuj protestis ĉeen la insulo kaj en aparta manifestacio en Ankaro. Polico arestis kvin turkajn ŝtatanojn protestantajn kontraŭ la restarigo de la preĝejo ĉe Lago Van, kiu portis standardon deklarantan "La turka popolo estas nobla. Ili neniam farus genocidon."  Manifestaciantoj ekster la Enlanda Ministerio en Ankaro ripetis sloganojn kontraŭ la ebleco starigi krucon sur la preĝejo, deklarante "Vi ĉiuj estas armenoj, ni ĉiuj estas turkoj kaj islamanoj".

Respondante al kritiko redakti

Historiisto Ara Sarafian respondis iujn kritikojn pri la projekto Aĥtamar, dirante, ke male, la projekto reprezentas respondon al akuzoj pri kultura genocido. Li deklaris, ke la revigligo de la loko estas "grava pacofero" de la turka registaro.

Referencoj redakti

  1. Kieser, Hans-Lukas. (2020-04-07) Talaat Pasha: Father of Modern Turkey, Architect of Genocide (angle). Princeton University Press, p. 262. ISBN 978-0-691-20258-7.
  2. armene Varazdat Harutyunyan: "Ճարտարապետություն" ("Arkitekturo"), en History of the Armenian People, volumo III, Eerevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1976, paĝoj 381-384.
  3. Hewsen, Robert H.. (2001) Armenia: A Historical Atlas. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 208. ISBN 0-226-33228-4.
  4. Asbarez, 1st October 2010: The Mass at Akhtamar, and What’s Next. Arkivita el la originalo je 2015-04-03. Alirita 2020-10-25.
  5. Restoration Process. Bianet.org.
  6. "Van yatırımların karşılığını alıyor", 25 April 2014. (turke)
  7. Universitato Koç: Ziflioğlu, Vercihan, "Koç: Turkey has undertaken its cultural, historical responsibility", Turkish Daily News, March 30, 2007. Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-08. Alirita 2020-10-25.
  8. "Ankara restores Armenian church." BBC News, la 29-an de marto 2007
  9. Doğan, Ibrahim: artikolo Restored Armenian church reopened with prayers as museum (Restaŭrita armena preĝejo remalfermita kun preĝoj kiel muzeo) en la anglalingva turka gazeto Today's Zaman(malpermesita per ŝtata dekreto en julio 2016), la 30-an de marto 2007
  10. Multicultural Pasts as a Problem in the Construction of National Programs of Cultural Heritage in Modern Southeast Europe, Paper read at the 10th Annual Kokkalis Program Workshop at Harvard University, February 7–8, 2007 (Multkulturaj Pasintecoj kiel Problemo en la Konstruado de Naciaj Programoj de Kultura Heredaĵo en Moderna Sudorienta Eŭropo, papero legita ĉe la 10-a ĉiujara kunveno de programo Kokkalis en universitato Harvard, la 7-an ĝis 8-an de februaro 2007), altlernejo John F. Kennedy, universitato Harvard, Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono
  11. Magister, Sandro. Dormition in Turkey. Liturgy on the Black Mountain.
  12. teksto de septembro 2018 Sixth mass in Akdamar Church in Turkey's Van (Sesa meso en preĝejo Akdamar en Van de Turkio) de la Agentejo Anadolu (angle)
  13. Strauss, Delphine. Armenian mass a sign of growing tolerance. Europe. The Financial Times (2010-09-19). Alirita 2010-09-20.

Vidu ankaŭ redakti