Armena satrapio (armene: Հայաստանի Սատրապ Hajastani satrap, el malnovperse: Armina aŭ Arminija), ankaŭ konata kiel Orontida Armenio (armene:Երվանդունի Հայաստան Jervanduni Hajastan) estis unu el la satrapioj de la Aĥemenida Imperio en la 6-a jarcento a.K, kiu pli malfrue konvertiĝis en sendependa reĝlando regata de la armena nobela dinastioj "orontidoj". Ĝiaj ĉefurboj estis Armaviro kaj Jervandaŝato. La Armena satrapio heredis la tutan areon kaj grandan partion de la kulturo kaj lingvaj aspektoj de la antaŭa regno nomata Urarto, kie armenoj vivis eble eĉ antaŭ ĝia fondiĝo en la 9-a jarcento a.K. La maniero kiel ĝi transiris de urartanoj al armenoj estas nekonataj.

Armenio sub la orondita dinastio