Armenoj en Bangladeŝo

La armenoj en Bangladeŝo, estas etnaj armenoj kiuj vivis en tio kio nun estas nomita Bangladeŝo. La nombro de la armena komunumo signife malkreskis, sed ekzistas fama ĉeesto precipe en Dako. La armena apostola preĝejo Sankta Resurekto de Dako daŭre restas hodiaŭ (2010).

Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo ankoraŭ havas armenan komunumon.

Historio redakti

Ekzistis sufiĉe granda armena kolonio en Dako dum la frua parto de la 18-a jarcento, la plejmulto el ili estis engaĝitaj en la jutokomerco. Eminentaj armenaj jutkomercistoj havis tie proprajn firmaojn, kiel Messrs Sarkies & Sons, Messrs David & Co., ktp. Iom post iom la jutokomerco estis monopoligita de la pli potencaj kaj pli bone organizitaj britaj firmaoj.

La fruaj armenaj setlejanoj konstruis malgrandan kapelon en la mezo de ilia komunumotombejo. Proksimume je la fino de la 18-a jarcento, la armena komunumo kreskis konsiderinde kaj la kapelo estis trovita neadekvata por la bezonoj de la komunumo.

Tial la kapelo estis anstataŭigita per la preĝejo Sankta Resurekto kun gravaj donacoj de Agah Catchick Minas kiu donacis la terenon kaj Michael Sarkies, Astwasatoor Gavork, Margar Pogose kaj Khojah Petrus por konstrukostoj. La preĝejo estis kompletigita en 1781 kaj konsekrita fare de la episkopo Efreim.