Armería estas unu el la 10 komunumoj de la meksika subŝtato Colima, kiu situas en la centro-okcidenta parto de Meksiko ĉe la pacifika oceano, ĉirkaŭ 500 kilometroj okcidente de la urbo de Meksiko (aere). La ĉefurbo de la komunumo ankaŭ nomiĝas Armería. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 06001.

Armería
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo kaj urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Colima
Poŝtkodo 28300
Telefonkodo 313
Kodo laŭ INEGI 06001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 939
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 18°56′N 103°57′U  /  18.933°N, 103.95°U / 18.933; -103.95 (Armería) (mapo)
Alto 30 m
Areo 341,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Armería en Colima (Meksiko)
Situo de Armería en Colima (Meksiko)
DMS
Situo de Armería en Colima
Situo de Armería en Colima
Situo de Armería en Colima

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armería Municipality [+]
vdr

Armería signifas en la hispana "armilejo".

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 24.939 loĝantojn. El tiuj estis 12.326 viroj kaj 12.613 virinoj. La komunumo havas surfacon de 341,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 30 metroj super la marnivelo.

En Armería ekzistas 39 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La ĉefaj estas Armería, Cofradía de Juárez, Rincón de López kaj Cuyutlán.

  • La ĉefurbo Armería situas ĉirkaŭ 55 kilometroj sude de la urbo Colima, la ĉefurbo de la provinco. Tien kondukas la federaciaj stratoj 110 kaj 200 kaj krome ekzistas rapidstrato Colima - Manzanillo. Ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj estas la agrikulturo, komerco, bestbredado, komerco kaj servoj (ĉefe turismo).
  • Cofradía de Juárez estas vilaĝo, kiu situas ĉirkaŭ 5 kilometroj for de Armería,
  • Cuyutlán (en la navatla lingvo nukso de la palmo) estas turisma vilaĝo ĉirkaŭ 14 kilometroj sude de Armería. La vilaĝo situas ĉe la samnoma lageto ĉe la pacifika oceano. Ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj estas la salproduktado, komerco kaj turismo. En Cuyutlán ekzistas salmuzeo, kiu informas pri la paŝoj por produkti salon.
  • Rincón de López situas ĉirkaŭ 17 kilometroj norde de Armería.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 800 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 23640 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 93 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,39 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Armería[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)