Arnaud Leparmentier

Arnaud Leparmentier estas franca ĵurnalisto. Li de 2012 ĝis 2017 estis ĉefartikola direktoro de la gazeto Le Monde kaj ekde tiam estas korespondanto en Novjorko.

Arnaud Leparmentier
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1967 (1967-10-16) (56-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater HEC Paris
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Studadoj redakti

Li estas diplomita de la Altlernejo de Komerco HEC en Parizo en 1990.

Ĵurnalista kariero redakti

Li eniris en la redakta teamo de Le Monde en 1995. Li estis korespondanto en Germanio de 1997 ĝis 2001, kaj poste oficestro de la politika oficejo en Bruselo (2001-2005). Dum la jarkvino de Sarkozy, li estis komisiita pri la politiko de Elizeo. Ekde 2012, li estas vic-direktoro de la redaktadoj, poste ĉefartikola direktoro, kaj de 2017 estas korespondanto en Novjorko.

Li laboras ankaŭ en diversaj radioj kaj televidoj (Europe I, France Inter, I-Tele).

Premioj redakti

  • Premio de la eŭropa libro (fako eseo) 2013, pro Ces Français, fossoyeurs de l'euro[1].

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti