Arnold Bode
germana pentristo, desegnisto, spaca artisto, kuratoro, universitata instruisto kaj artinstruisto
Arnold Bode (naskiĝis la 23-an de decembro 1900 en Kaselo; mortis la 3-an de oktobro 1977 samloke) estis germana pentristo, desegnisto, spaca artisto, kuratoro, universitata instruisto kaj artinstruisto.
Arnold Bode | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1900 en Kaselo |
Morto | 3-an de oktobro 1977 (76-jaraĝa) en Kaselo |
Tombo | Hauptfriedhof Kassel |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | E. R. Nele |
Okupo | |
Okupo | pentristo • universitata instruisto • arkitekto • instruisto • ekspozicia kuratoro • dezajnisto • kuratoro |
Bode estas la fondinto de la internacia ekspozicio documenta de nuntempa arto en Kaselo. Tiu ekpozcio okazas ekde 1955 komence ĉiujn 4 aŭ 5 jarojn, ekde 1972 kontinue ĉiujn 5 jarojn, ĉiam dum 100 tagoj. Ĉiuuj eventoj havis pli ol 100 000 spektantojn - la ekspozicio de 2012 estis vidita de 904 992 vizitantoj, kaj tiu de 2017, kiu escepte okazis en du urboj, de 891 500 spektantoj en Kaselo kaj 339 000 en Ateno.