Arnold Matthias Brunckhorst

Arnold Matthias (ankaŭ: Arnold(us) Melchior, Andreas Matthias, Martin aŭ pluaj variantoj; li mem subskribis plej ofte per Arnoldÿ Matthias) Brunckhorst (* ĉ. 1670/75 en aŭ ĉe Celle; † supozeble 1725 en Hanovro) estis germana komponisto kaj Orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Arnold Matthias Brunckhorst
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1670 (1670-01-01)
en Celle
Morto 1-an de januaro 1725 (1725-01-01) (55-jaraĝa)
en Hanovro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Vivo redakti

Brunckhorst aktivis ekde 1693 en Hildesheim kiel orgenisto unue ĉe la preĝejo St. Martini, poste ekde 1695 ĝis 1697 ĉe la preĝejo St. Andreas. La 25-an de septembro 1697 duko Georg Wilhelm de Brunsvigo-Luneburgo vokis lin en la postenon de orgenisto ĉe la urbopreĝejo de Celle. En 1720 finfine li iĝis kortegorgenisto en Hanovro, kie li certe restis ĝis sia morto.

Laŭ la notoj Brunckhorst krom sia agado kiel orgenisto kaj komponisto okupiĝis ankaŭ pri la orgenkonstruado, ĉar li kunlaboris dum la pliampleksigoj de la orgenoj de Hildesheim kaj Hanovro.

Verkoj redakti

Kun certeco oni atribuas al Brunckhorst ununuran orgenverkon, preludo en e-minoro. Laŭ ekkonoj de Kollmannsperger eble preludo den g-minoro, ĝis nun atribuita al Nicolaus Bruhns, kies aŭtoro estas indikita kiel Mons: Prunth., devenas de Brunckhorst. Krome li postlasis klavarilsonaton kaj du kantatojn.

  • Preludo kaj fugo e-minoro por orgeno
  • Preludo en g-minoro por orgeno (?)
  • Sonata in poco presto A-Dur por klavarilo
  • In festo nativitate Christi, Kristnaka kantato por 4 kantvoĉoj kaj 6 instrumentoj
  • Partitur Auf Ostern, kantato por 4 kantvoĉoj, instrumentoj kaj Baso kontinua
  • Pasiona muziko dediĉita al la duko Georg Wilhelm (malaperinta)

La manuskriptoj troviĝas en la ŝtata biblioteko en Berlino.

Plurajn interpretado jn de laPräludium de Brunckhorst oni registris. Kompletregistraĵo de siaj verkoj aperis en 1999 de la Ensemble musica poetica Freiburg sub la titolo Opera omnia ĉe hänssler CLASSIC.

Literaturo redakti

  • G. Guillard: Arnold Matthias Brunckhorst. In: Gilles Cantagrel (Hrsg.): Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2
  • Dietrich Kollmannsperger: „Mons. Prunth“. Präludium g-Moll – eine Neuzuweisung. In: Ars Organi. März 2006.

Ligiloj redakti