Arnold Sommerfeld

germana fizikisto

Arnold Johannes Wilhelm SOMMERFELD (naskiĝis la 5-an de decembro 1868 en Kaliningrado, mortis la 26-an de aprilo 1951 en Munkeno) estis germana fizikisto.

Arnold Sommerfeld
Persona informo
Arnold Sommerfeld
Naskonomo Arnold Johannes Wilhelm Sommerfeld
Naskiĝo 5-an de decembro 1868 (1868-12-05)
en Kenigsbergo
Morto 26-an de aprilo 1951 (1951-04-26) (82-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Nordfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Familio
Edz(in)o Johanna Sommerfeld vd
Profesio
Okupo teoria fizikisto • matematikisto • universitata instruisto • fizikisto vd
Laborkampo spektroskopioteoria fizikomatematika fiziko vd
Aktiva en MunkenoAachen vd
Doktoreca konsilisto Ferdinand von LindemannFelix Klein vd
Verkado
Verkoj fajnstruktura konstanto ❦
atommodelo de Bohr-Sommerfeld ❦
nombro de Sommerfeld ❦
Orr–Sommerfeld equation ❦
Sommerfeld identity ❦
Sommerfeld radiation condition ❦
Sommerfeld–Kossel displacement law ❦
Lectures on Theoretical Physics vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sommerfeld studis matematikon en sia naskiĝurbo Kaliningrado (tiam nomita Königsberg). Post la akiro de sia diplomo de doktoro en 1891, li transloĝis al la universitato de Göttingen, kie li ricevis la katedron en 1896. Poste en 1897, li praktikis kiel instruisto de la universitato Clausthal-Zellerfeld, kaj en 1900, kiel instruisto de teĥnika inĝeniero en la universitato de Aachen li disvolvis sian teorion pri la hidrodinamika lubrikado.

La unua laboro de Arnold Sommerfeld sub la superregado de Felix Klein estis impresa laboro sur la matematika teorio de la difrakto, lia laboro pri ĉi tiu temo enhavas gravan teorion de diferencialaj ekvacioj. Aliaj gravaj laboroj temis pri la studo de la disvatigo de elektromagnetaj ondoj en kabloj, kaj pri la studo de la kampo produktita de elektrono en movado.

En 1906 li iĝis instruisto de fiziko en la universitato de Munkeno, kie fine li laboris dum 32 jaroj. Ĉi tie li havis kontakton kun la teorio de la relativeco de Alberto Ejnŝtejno, kiu ankoraŭ ne estis akceptita komune. Liaj matematikaj kontribuoj al la teorio helpis ke la plej skeptikaj scienculoj ĝin akceptis. Li poste iĝis unu el fondintoj de la kvantuma meĥaniko, kaj multaj da liaj disĉiploj fariĝis famaj: la plej konataj estas Werner Heisenberg kaj Wolfgang Pauli, dum Peter Debye estis la plej rimarkinda al okuloj de Sommerfeld.

Ekde 1906, li laboris pri la atoma spektro; li studis la hipotezon, laŭ kiu la ikso-radioj estis ondoj, kaj li pruvis ĝin uzante kristalojn kiel tridimensiajn fendojn de difrakto.

La plej konata laboro de Arnold Sommerfeld estis ŝanĝi la cirklajn orbitojn de la atomo de Niels Bohr al elipsaj orbitoj; li ankaŭ enkondukis du kvantumajn nombrojn: la magnetan kvantuman nombron (m), kaj en 1916 la orbitalan kvantuman nombron (l).

En 1919, li enkondukis la fajnstrukturan konstanton.

En 1927, li aplikis la statistikon de Fermi-Dirac al la modelo de Paul Drude pri la elektronoj en metaloj.

Sommerfeld mortis en 1951 en Munkeno, pro la vundoj de trafikakcidento.

Omaĝoj redakti

La Sommerfeld-a ekspansio estas lia metodo, kiu proksimumas integralojn uzatajn en statistika kaj solid-stata fiziko.

En lia honoro, estis baptita Sommerfeld iu kratero de la Luno sur ties flanko ne videbla de la Tero.

En 1930 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Sommerfeld estis la fizikisto plej ofte nomumita por la Nobel-premio (84 fojojn), sed neniam ricevis ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Tiu artikolo legita de http://eo.encydia/es/Arnold_Sommerfeld[rompita ligilo]