Arolla-Glaĉero (france Glacier d'Arolla; germane Arollagletscher) estas glaĉersistemo en Valezaj Alpoj konsistanta el du glaĉeroj, nome la Mont-Collon-Glaĉero (france Glacier du Mont Collon), kiu en sia suba parto nomiĝas Suba Arolla-Glaĉero (france Bas Glacier d'Arolla), kaj la Supra Arolla-Glaĉero (france Haut Glacier d'Arolla). La longeco de la Suba Arolla-Glaĉero estas 5 tiu de la supra 4 km. Ilia komuna surfaco estas 13,17 km².

Arolla-Glaĉero
Suba Arolla Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 606047 / 91650 (mapo)45.9763888888897.5166666666667Koordinatoj: 45° 59′ N, 7° 31′ O; CH1903: 606047 / 91650 (mapo)
Arolla-Glaĉero (Svislando)
Arolla-Glaĉero (Svislando)
DEC
Arolla-Glaĉero
Arolla-Glaĉero
Map
Arolla-Glaĉero
Estiĝloko Pointes d'Oren kaj Mont Collon
Longeco 5+4 km
Larĝeco 1 km
Areo 13,17 km²
Glacikvanto 1,2 km³
Elfluanto(j) Borgne d'ArollaRodano
Jara retiriĝo/kresko 25 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Mont-Collon- kaj Suba Arolla-Glaĉero redakti

Mont-Collon- kaj Suba Arolla-Glaĉaro estas la pli granda de la du glaĉeroj kaj havas sian originon ĉe la montopintoj Pointes d'Oren (3525 m s.m.). Ĝi kovras areon de proksimume 7,6 km² kaj fluas norden tra larĝa baseno inter Petit Mont Collon (3556 m s. n.) okcidente kaj L'Evêque (3716 m s. m.) oriente. Okcidente ĝi per firnokovrita pasejo (Col de Chermotane, 3050 m s. s.) estas ligita kun Otemma-Glaĉero. Je la okcidenta flanko de Mont Collon la glaĉero falas per glacifalo kun deklivo de 60 % proksimume 600 m malsupren. Dum la supra parto de la glaĉero nomiĝas Mont-Collon-Glaĉero la suba malpli dekliva parto kutime portas la nomon Suba Arolla-Glaĉero. Ĝi nun post la glacifalo fluas ankoraŭ iom pli ol 1 km norden. Ĝia glaĉerlango finiĝas nuntempe je 2160 m s. m. Ĉi-tie fontas la rivero Borgne d'Arolla, kiu poste kunfluas kun Borgne de Ferpècle kaj trafluas la Valon d'Hérens al la rivero Rodano.

Supra Arolla-Glaĉero redakti

En la valo oriente de Mont Collon naskiĝas la Supra Arolla-Glaĉero (Haut Glacier d'Arolla), kies longeco estas 4 km kaj kiu havas larĝecon de ĝis 1 km kaj kovras surfacon de proksimume 5,7 km² einnimmt. Ĝian originon ĝi havas sur alteco de 3200 m s. m. norde le la Mont Brulé (3585 m s. m.). Tiam ĝi fluas je konstanta deklivo de 12 ĝis 15 % unue nordokcidenten kaj poste inter Mont Collon okcidente la montgrupo Bouquetins (ĝis 3838 m s. m.) oriente al norda direkto. La glaĉerlango nuntempe finiĝas je alteco de 2550 m s. m., proksimume 1 km antaŭ la glacireivero de la Suba Arolla-Glaĉero. Ankoraŭ en la lasta jarcento la Supra Arolla-Glaĉero atingis la Suban Arolla-Glaĉeron kaj estis ties tributglaĉero.

Eksteraj ligiloj redakti