Arondismento Tuluzo
arondismento de Francio
(Alidirektita el Arondismento Toulouse)
La arondismento Tuluzo (france arrondissement de Toulouse, okcitane arrondiment de Tolosa) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Haute-Garonne, jen france, prononco [ot ɡaʁɔn], okcitane Nauta Garona [naŭto garuno], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Tuluzo, Toulouse, okcitane Tolosa. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 1 125 390 personoj sur areo de 2 531 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 445 loĝantoj/km².
Arondismento Tuluzo | |
france: Arrondissement de Toulouse
okcitane: Arrondiment de Tolosa | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Okcitanio |
Departemento | Haute-Garonne |
Ĉefurbo | Tuluzo |
Areo | 2 531 km² (253 100 ha) |
Loĝantaro | 1 125 390 (2021) |
Denseco | 445 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 313 |
Komunumoj | 225 |
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 21 kantonoj.