Ars antiqua estas termino, kiu indikas la muzikon de Eŭropo el la malfrua mezepoko inter proksimume 1170 kaj 1310, ampleksante la periodon de la polifonia skolo de Notre Dame kaj la sekvantajn jarojn, en kiuj okazis la frua disvolvo de la moteto. Kutime la termino limiĝas al sankta muziko, ekskluzive de la sekularaj kantoj de la trobadoroj kaj trouvères; tamen iafoje la termino estas uzata pli malstrikte por signifi ĉian eŭropan muzikon el la dektria jarcento kaj iomete antaŭe. La termino ars antiqua estas uzata por kontraŭi al ars nova, kiu indikas la periodon de muzika aktivado post ĉirkaŭ 1310.

Preskaŭ ĉiuj komponistoj de la ars antiqua estas anonimaj. Leonin (pr. malfruan 12-an jarcenton) kaj Pérotin (pr. ĉ. 1180 — ĉ. 1220) estis la du komponistoj konataj laŭnome el la skolo de Notre Dame; en la sekvanta periodo, Petrus de Cruce, komponisto de motetoj, estas unu el la malmultaj, kies nomo konserviĝis.

En muzikteorio la periodo de ars antiqua vidis kelkajn progresojn preter antaŭa praktiko, el kiuj la plej multaj rilatis konceptadon kaj notacion de ritmo. La plej fama muzikteoriisto el la unua duono de la 13-a jarcento, Johannes de Garlandia, estis la aŭtoro de la De mensurabili musica (ĉirkaŭ 1240), la traktato kiu difinis kaj plej plene klarigis la ritmajn modalojn. Germana teoriisto el iomete pli malfrua periodo, Franco de Kolonjo, la unua priskribis sistemon de notacio, en kiu malsame formitaj notoj havas tute malsamajn ritmajn valorojn (en la Ars Cantus Mensurabilis el proksimume 1260), ennovigaĵon, kiu havis grandegan influon sur la sekvanta historio de eŭropa muziko. La plejmulto de la transvivinta ennotigita muziko el la 13-a jarcento uzas la ritmajn modalojn kiel ilin difinis Garlandia.

La ars antiqua iafoje dividiĝas en du malprecizajn periodojn, konatajn kiel la frua gotiko kaj la alta gotiko. La frua gotiko inkludas la francan muzikon komponitan en la skolo de Notre Dame ĝis ĉirkaŭ 1260, kaj la alta gotiko ĉian muzikon inter tiam kaj ĉirkaŭ 1310 aŭ 1320, la kutima komenco de la ars nova. La formoj de organumo kaj konduktuso atingis sian kulminan disvolvon en la frua gotiko, kaj ekvelkis en la alta gotiko, anstataŭate de la moteto.

Kvankam la stilo de la ars antiqua eksmodiĝis tre subite en la du komencaj jardekoj de la dekkvara jarcento, ĝi havis malfruan defendanton: Jacques de Liège, kiu verkis agresan atakon sur la "malsankta kaj korupta" ars nova en sia Speculum Musicae (ĉ. 1320), vigle defendante la malnovan stilon en maniero memoriganta pri iu ajn el tre multaj muzikkritikistoj de la mezepoko ĝis la nuntempo. Por Jacques, la ars antiqua estis la musica modesta, kaj la ars nova estis musica lasciva — speco de muziko, kiun li konsideris dekadenca, kaprica, malmodesta, kaj volupta.

Referencoj kaj plia legado redakti

  • Artikolo "ars antiqua", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0393090906
  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I) (Muziko en la mezepoko kaj renesanco). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 089917034X
  • Franco de Kolonjo, Ars cantus mensurabilis, tr. Oliver STRUNCK, en Source Readings in Music History (Fontlegaĵoj en muzikhistorio). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1950.