Arsen Ĝulfalakjan

Arsen Ĝulfalakjan (armene Արսեն Ջուլֆալակյան, naskiĝis en Leninakano, Armena SSR, la 8-an de majo 1987), estas armena atleto de klasikstila luktado. Li estas la filo de la ankaŭ luktisto Levon Ĝulfalakjan.

Arsen Ĝulfalakjan
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1987 (1987-05-08) (36-jaraĝa)
en Gjumri
Lingvoj armena
Ŝtataneco Armenio
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo amatora luktisto • politikisto
vdr

Arsen partoprenis en tri Someraj Olimpikoj, inter 2008 kaj 2016, akirante la arĝentan medalon en Londono 2012, en la kategorio 74 kg. Li gajnis kvar medalojn en la Monda Luktado-Ĉampioneco inter 2010 kaj 2014, kaj kvar medalojn en la Eŭropa Luktado-Ĉampioneco inter 2009 kaj 2019.