Artúr Erdélyi [erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Artúr estis hungardevena-brita matematikisto, profesoro.

Artúr Erdélyi
Persona informo
Naskonomo Arthur Diamant
Naskiĝo 2-an de oktobro 1908 (1908-10-02)
en Budapeŝto
Morto 12-an de decembro 1977 (1977-12-12) (69-jaraĝa)
en Edinburgo, Skotlando,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj anglahungaragermana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Germana Universitato Prago • Teknika Universitato en Brno
Familio
Edz(in)o Eva Neuburg-Erdélyi
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
Verkoj Erdelyi–Kober operator
vdr

Artúr Erdélyi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de decembro 1977 en Edinburgo.

Biografio redakti

Artúr Erdélyi devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li ne povis lerni plu en la universitato pro la kontraŭjuda leĝo, tial li plulernis en Brno kaj Prago. Li doktoriĝis el matematiko en 1938. Post la okupado fare de nazioj li rifuĝis al Skotlando, kie li denove doktoriĝis (DSc) en 1940, krome li instruis en Universitato de Edinburgo. Inter 1947 kaj 1964 li instruis en Kalifornio, poste li revenis al Edinburgo, kie li instruis plu ĝis sia morto en 1977. Li okupiĝis pri perpendikularaj polinomoj, supergeometriaj funkcioj, asimptota analitiko, partaj diferencialaj ekvacioj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Higher transcendental functions. Vols. I, II. (1953)
  • Lectures on Mikusiński's theory of operational calculus and generalized functions (1959)
  • Operational calculus and generalized functions (1962)

Fontoj redakti