Artefarita ĉielkorpo

Artefarita ĉielkorpo (aŭ artefarita astro) estas nenature estiĝinta teknika aparato, kiun oni lanĉas en la kosmon. Laŭ la rivolua orbito oni parolas pri artefarita satelito, artefarita planedo, kaj interstela sondilo. Laŭ la funkcio, oni parolas pri aŭtomata aŭ teledirektita kosmosondilo, de homoj stirita veturilo kiel kosmoŝipokosmopramo, kaj de homoj funkciigita kosmostacio.

Oni povas distingi inter ili laŭ la taskoj pri scienca (fizika, astronomia, biologia, teknika), praktik-cela (telemetra, naviga, meteorologia, risurco-esplora) kaj armea (skolta, kapta, neniiga).

La sputniko sendas la rezultojn de la esplordatenoj al Tero per telekomunikada metodo tra radioondoj aŭ liveras ilin en returna unuo (kapsulo) alteren. La artefaritaj satelitoj, kiuj faras la esploradon kaj sendas la datenojn tra radioaparato, nomiĝas aktivaj; dum pasivaj oni nomas tiujn kun nefunkcianta aŭ elŝaltita radioaparato, aŭ la deŝiritajn aŭ la returnajn partojn.

Oni lanĉis la unuan artefaritan sateliton de la Tero en 1957 (Sputnjik-1). Ĝis 1981 oni per 2200 lanĉoj ednorbitigis ĉ. 4000 artefaritajn ĉielkorpojn. Parto de tiuj jam neniiĝis dum la lanĉo en la atmosfero de Tero.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti