Artefarita neŭra reto

Artefarita neŭra reto (ANR), kutime nomata neŭra reto (NR), estas matematikakomputada modelo inspirita de la strukturaj kaj/aŭ funkciadaj aspektoj de biologiaj neŭraj retoj.

Bildo de Ludwik Zamenhof ignoranta krokodilon kreita per la artefarita neŭra reto Dall-e 2.

Neŭra reto konsistas el interkonektita aro da artefaritaj neŭronoj, kiuj traktas informojn per konektisma aliro al komputado. En la plimulto de la okazoj ANR estas adaptiĝpova sistemo, kiu ŝanĝas sian strukturon surbaze de ekstera aŭ interna informado fluanta tra la reto dum la lernada fazo.

Modernaj neŭraj retoj estas nelinearaj statistikaj datummodeladaj iloj. Ili kutime estas uzataj por modeli kompleksajn rilatojn inter enigoj kaj eligoj aŭ por eltrovi datumajn patronojn.

Vidu Ankaŭ redakti