Arthur LANGHAMMER (naskiĝinta la 6-an de julio 1854 en Lützen, mortinta la 4-an de julio 1901 en Dachau) estis germana ilustristo kaj pentristo. Filino lia estis la verkistino Margot Boger-Langhammer.

Arthur Langhammer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1854 (1854-07-06)
en Lützen
Morto 4-an de julio 1901 (1901-07-04) (46-jaraĝa)
en Dachau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • litografisto
vdr
Das Vesperbrot, 1890

Vivo redakti

Estante filo de distrikta tribunalsekretarioo li frekventis inter 1872 kaj 1875 la akademion en Lepsiko. Inter 1876 kaj 1882 studis li ĉe la munkena akademio estante dischiplo de F. Barth, Ludwig von Löfftz kaj Ludwig von Diez. Komence li estis ilustranto por al popularegaj periodaĵoj "Vom Fels zum Meer", "Fliegende Blätter" kaj eldonoj de romanoj de Friedrich Wilhelm Hackländer. Liaj vojaĝoj Italujon en 1882/83 peris al li modelojn por verko de Carl von Lützow, Kunstschätze in Italien. Pli kaj pli li interesiĝsi pri pentrado kaj, kromvoje per la skolo de Glasgow aŭ la artkomercanto Wilhelm Uhde, li trovis propran stilon.

Liaj komencoj kiel faranto de olepentraĵoj estis iel neelegantaj kaj la surkolorado per tera, bruna efekto ege diferenciĝis de pli impresionismaj kolegoj el Dachau. Nur malrapide liaj komponaĵoj iĝis pli helaj kaj la kolormeto pli fajna. Preferis Langhammer pentri kamparajn karakterojn kiuj kun la pejzaĝo kunfandiĝas. La sociala realismo ekklaris en bildaj temoj pri rikoltantaj geviroj (Vesperbrod, 1891). La du verkoj Heimkehrende Schnitterin am Mittag kaj Am Abend estas belaj ekzemploj por atmosfera, viva prezentomaniero. La eco de lia talento sin malkaŝas en seriozeco kaj pezeco verkaj. Ju pli li evoluas des pli severe li taksis siajn proprajn kreitaĵojn. Ĉe unu lia ĉefa verko Kommunikantinnen (Munkeno, Bayerische Staatsgem.-Sammlungen) la blankaj knabinoj procesfarantaj kun brulantaj kandeloj forgesigas onin pri ĉio materia ĉar la realo iĝas mistika kaj stranga lumado.

Sendube estis Langhammer elstara reprezentanto de la artista kolonio Dachau je la fino de la 19-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Diem, Eugen, "Langhammer, Artur". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 13 (1982), p. 599 (tie ĉi interrete)